Trump atingis Singapuron por renkontiĝo kun Kim Jong Un

(GMT+08:00) 2018-06-11 11:51:07     Redaktoro:Selena

Usona prezidento Donald Trump dimanĉe vespere atingis Singapuron por renkontiĝo kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La renkontiĝo okazos marde en la hotelo Capella. Tio estos la unua renkontiĝo inter servanta usona prezidento kaj la plej alta gvidanto de la KDPR

Laŭ komunikaĵo publikigita de la singapura Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Trump lunde renkontiĝos kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong. Kim Jong Un pli frue atingis Singapuron dimanĉe kaj renkontiĝis kun Lee.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin