Novaĵoj  (Junio 11)

(GMT+08:00) 2018-06-11 16:19:44     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Selena bonvenigas vin al nia elsendo. Hodiaŭ estas lundo, la 11a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi vokas daŭrigi kaj disvolvi Ŝanhajan Spiriton; Trump atingis Singapuron por renkontiĝo kun Kim Jong Un. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe vokis daŭrigi kaj disvolvi Ŝanhajan Spiriton por venki malfacilojn, solvi riskojn kaj renkonti defiojn.

Xi faris la rimarkojn en la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la marborda urbo Qingdao, orienta Ĉinio. Li diris: "Ni devas subteni novigeman, kunordigitan, verdan, malferman kaj inkluzivan disvolvadon, realigi kunordigitan socian kaj ekonomian progreson de diversaj landoj kaj solvi demandojn kaŭzitajn de neekvilibra disvolviĝo. Ni devas redukti la diferencon en evoluigo kaj akceli komunan prosperon."

Li urĝis serĉi komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭrigeblan sekurecon. Li akcentis: "Ni devas forĵeti la pensmanieron de la Malvarma Milito kaj la alfrontadon inter blokoj kaj oponi la praktikojn serĉantajn absolutan sekurecon je la kosto de alilanda sekureco, por atingi komunan sekurecon."

La ĉina prezidanto vokis akceli malferman kaj inkluzivan kunlaboron por kungajnaj rezultoj. Li diris: "Ni devas malakcepti memcentritajn, mallongvidajn kaj pord-fermitajn politikojn. Ni devas subteni la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco kaj apogi la multflankan komercan sistemon por konstrui malferman mondan ekonomion. Egaleco, lernado unuj de la aliaj, dialogo kaj inkluzivemo inter kulturoj devas esti subtenataj, kaj tiel ni povas venki kulturajn miskomprenon, kolizion kaj superecon per interŝanĝoj, lernado unuj de la aliaj kaj kunekzisto."

Li vokis persisti en vasta konsiliĝo, komunaj kontribuoj kaj komunaj profitoj en la tutmonda regado, konstante reformi kaj plibonigi la tutmondan regad-sistemon, kaj puŝi ĉiujn landojn aliĝi al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia irana paralelulo Hassan Rouhani dimanĉe konsentis plifortigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj.

La du gvidantoj atingis la konsenton dum intertraktado post ĉeesto al la 18a pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Shandong.

Xi bonvenigis Rouhani viziti Ĉinion kaj ĉeesti la pintkunvenon de la ŜKO en Qingdao. Xi diris, ke li faris ŝtatan viziton al Irano en 2016, kaj dum la vizito Ĉinio kaj Irano establis ampleksan strategian partnerecon. Ĉinio volas labori kun Irano por kune antaŭenigi stabilan kaj longedaŭran disvolvadon de la ampleksa strategia partnereco.

Xi montris, ke la Komuna Ampleksa Agadplano estas grava rezulto de multflankismo, kiu helpas protekti pacon kaj stabilecon de Mez-Oiento kaj internacian sistemon pri nuklea nedisvastigo, kaj devas esti plu efektivigata.

Rouhani esprimis gratulon pro sukceso de la pintkunveno de la ŜKO en Qingdao. Li diris, ke Irano volas profundigi pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj bone efektivigi la duflankan interkonsenton pri komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Nun la irana nuklea interkonsento alfrontas defiojn, kaj Irano esperas, ke la internacia komunumo, inkulzive de Ĉinio, ludos pozitivan rolon por konvene trakti koncernajn problemojn.

Dimanĉe en Qingdao, ĉina Xi intervidiĝis kun sia mongola paralelulo Khaltmaa Battulga.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas proksimaj najbaroj. La disvolvado de duflankaj rilatoj konformiĝas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj. Battulga kelkfoje diris, ke li donas grandan atenton al la duflankaj rilatoj kaj volas senĉese akceli la disvolvadon de la duflanka ampleksa strategia partnereco.

Xi diris, ke Mongolio estas la unua observanto-lando de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kaj Ĉinio subtenas Mongolion en altigo de la nivelo de kunlaboro kun la ŜKO. Ĉinio volas labori kun Mongolio kaj Rusio por efektivigi la planon pri la ĉina-rusa-mongola ekonomia koridoro kaj fari pli da progreso en la triflanka kunlaboro.

Battulga esprimis gratulon pro sukceso de la pintkunveno de la ŜKO en Qingdao. Li diris, ke Mongolio volas klopodi por altigi la nivelon de sia kunlaboro kun la ŜKO.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe, ke pro la komuna klopodo de Ĉinio kaj ĉiuj aliaj membroŝtatoj, la Pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao akiris pli multajn atingojn ol la atenditaj, kaj la plej gravaj rezultoj estas reliefigi la Ŝanhajan Spiriton, formi la konscion pri komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj proponis la ideon de tutmonda regado .

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li resumis atingojn de la pintkunveno de la ŜKO. Li diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la pintkunveno, resumante disvolviĝon kaj utilajn spertojn de la ŜKO en la pasintaj 17 jaroj post la fondiĝo de la organizo, kaj desegnante planon pri la estonteco de la organizo. Li aldonis, ke Xi akcentis, ke la Ŝanhaja Spirito estas la animo kaj komuna riĉaĵo de la organizo.

Rusa prezidento Vladimir Putin dimanĉe diris, ke kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio estas tre altnivela kaj devas esti daŭrigita, ĉar tio ne nur utilas al duflankaj rilatoj, sed ankaŭ estas tre grava al internaciaj rilatoj.

Putin faris la rimarkojn en intervjuo kun Ĉina Radio Internacia. Li respondis demandojn de raportisto pri rezultoj de lia vizito al Ĉinio kaj perspektivoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Li diris: "Ni ne devas forgesi ĉefajn kampojn de nia kunlaboro, kaj unu el ili estas kunagado kadre de la UN, la Grupo 20, la mekanismo de BRICS-landoj, kaj la ŜKO. Li diris, ke Rusio kaj Ĉinio ĵus subskribis la Komunan Deklaron por Kuna Studo pri Ebleco de Subskribo de Interkonsento pri Eŭrazia Ekonomia Partnereco, kio estas tre grava paŝo al regiona ekonomia integriĝo. Parolante pri la perspektivoj de la ŜKO, Putin diris, ke la pintkunveno de la ŜKO tuŝis kontraŭterorisman batalon kaj sekurecajn demandojn, kaj ĉiuj partioj al la kunveno ankaŭ reasertis observon de internaciaj komercaj reguloj. Li aldonis, ke laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Internacia Mona Fonduso, la aĉetkapablo de la membroŝtatoj de la ŜKO jam superis tiun de la Grupo 7.

Usona prezidento Donald Trump dimanĉe vespere atingis Singapuron por renkontiĝo kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La renkontiĝo okazos marde en la hotelo Capella. Tio estos la unua renkontiĝo inter servanta usona prezidento kaj la plej alta gvidanto de la KDPR. Laŭ komunikaĵo publikigita de la singapura Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Trump lunde renkontiĝos kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong. Kim Jong Un pli frue atingis Singapuron dimanĉe kaj renkontiĝis kun Lee.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin