Ĉinio atendas esencan paŝon de pintkunveno inter KDPR kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-06-12 14:36:05     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde en Pekino, ke la ĉina flanko esperas, ke la gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono eliminos interferojn, starigos reciprokan fidon, venkos malfacilojn, atingos fundamentan konsenton kaj faros esencan paŝon al sennukleigo kaj establo de paca mekanismo de la Korea Duoninsulo. Wang esperis, ke ĉiuj rilataj partioj faros klopodojn por tiuj celoj, kaj emfazis, ke ankaŭ la ĉina flanko ludos plu konstrueman rolon.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke post antagonismo inter la du landoj dum pli ol duonjarcento, nun iliaj gvidantoj fine sidas kune por egala dialogo, kio havas gravan kaj pozitivan signifon kaj kreas novan historion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin