Teo kaj Amo en Vladivostoko

(GMT+08:00) 2018-06-13 13:54:23     Redaktoro:Ĝoja

La 30-an de majo, estis prezentitaj la premiitaj mallongaj filmoj de la konkurso "Teo kaj Amo" en Vladivostoko, Rusio. La prezento estis organizita de Pekina Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia kunlabore kun Tianjin-a Esperanto-Asocio, Esperanto-Instituto de la ĉina provinco Heilongjiang kaj la rusa esperanto-klubo Pacifiko. Pli ol dudek esperantistoj ĉinaj kaj rusaj spektis filmetojn.


La filmoprezento en Vladivostoko

En la prezentoj oni spektis la filmetojn Mi Soifas (Germanio kaj Svedio) kaj Simpla Rakonto (Rusio).


Honora prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio Nan Youli donacis la libron al la rusa klubo Pacifiko

S-ro Nan Youli, honora prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio konigis la projekton "Teo kaj Amo" kaj donacis la libron "Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo" al la rusa esperanto-klubo Pacifiko. Premiito de la konkurso "Teo kaj Amo" kaj vicĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio Lin Lisha dividis sian sperton pri la konkurso.

Prezidanto de la klubo Pacifiko Geenadil V. ŜLEPĈENKO diris, ke Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ kulturo, kio estis enkorpigata de la filmetoj de  "Teo kaj Amo". Li tre ĝojis, ke multaj rusaj filmetoj aperis en la konkurso kaj kelkaj sukcesis. Li esperis, ke en la sekva konkurso "Teo kaj Amo" pli da rusaj esperantistoj partoprenos. Vicprez. de Esperanto-Instituto de la ĉina provinco Heilongjiang s-ino Song Ping diris, ke la konkursaĵoj donis feliĉon kaj ĝojon al homoj, kaj pro egaleco kaj justeco la lingvo Esperanto servas kiel la ponto inter diverslandaj homoj.  Ŝi esperis, ke la tea kulturo povos esti pli kaj pli atentata per la konkurso.


Esperantistoj ĉinaj vizitas la klubon Pacifiko


Geenadil V. ŜLEPĈENKO rakontas pri la Geografia Societo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin