Ĉefministro Li urĝas rapidigi ekonomian altgradigon

(GMT+08:00) 2018-06-13 12:24:09     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio devas rapidigi ekonomian altgradigon kaj antaŭenpuŝi industrian transigon en racia kaj orda maniero.

Li diris en sia dutaga inspekta vojaĝo al la provinco Hunan, kiu finiĝis marde, ke bona komerca medio anstataŭ favora politiko devas esti la ŝlosilo por gajni negocojn en industria transigo.

Li estis akompanata de la partia sekretario de Hunan-provinco Du Jiahao kaj provincestro Xu Dazhe dum la vojaĝo.

"Ĉinio plu malfermos sian merkaton, kaj ni bonvenigas per etenditaj brakoj fremdlandajn entreprenojn fari investon en Ĉinio," Li diris, kiam li vizitis filion de la germana firmao Bosch en Changsha, la ĉefurbo de Hunan-provinco. Li aldonis, ke produktoj faritaj de fremdlandaj firmaoj en Ĉinio ankaŭ estas faritaj en Ĉinio kaj devas esti traktataj egale.

Li ankaŭ vizitis rizkampon en vilaĝo en la urbo Hengyang, kie li parolis kun lokaj terkulturistoj. Li alvokis doni pli da investo kaj subteno al agrikulturo, kaj plibonigi akvan konservadon, vojojn kaj aliajn bazajn instalaĵojn..

Dum vizito al la industria parko Baishazhou en Hengyang, Li montris, ke transigo de industrioj de orientaj regionoj al centraj kaj okcidentaj regionoj konformas al ekonomiaj reguloj kaj kontribuos al ekvilibra kaj kunordigita disvolvado de malsamaj regionoj. Li instigis lokajn registarojn simpligi administradon kaj plibonigi la komercan medion por antaŭenigi la merkaton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin