Usono esperas nuklean malarmadon de KDPR

(GMT+08:00) 2018-06-14 12:54:34     Redaktoro:Yu
Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris merkrede, ke Usono esperas, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko prenos gravajn rimedojn por nuklea malarmado en la venontaj 2 jaroj kaj duono.

Laŭ la usona Ŝtata Departemento, Pompeo, kiu estis en Sud-Koreio por vizito, diris al usonaj raportistoj, ke Usono absolute esperas, ke la KDPR prenos gravajn rimedojn por nuklea malarmado antaŭ la fino de la unua oficperiodo de prezidento Donald Trump, januaro de 2021. Trump jam klare diris, ke la premiso de haltigo de la komunaj militaj ekzercadoj de Usono kaj Sud-Koreio estas, ke la iranta intertraktado inter Usono kaj la KDPR estas fruktodona kaj bonintenca, tamen la promeso de Trump pri haltigo de la militaj ekzercadoj ne estos plu valida, se la intertraktado ne iros tiel kiel ĝi devas esti.

Pompeo diris ankaŭ, ke ne ĉiuj rezultoj kaj konsentoj atingitaj de la du flankoj en la antaŭa konsiliĝo estas montritaj en la komuna deklaro, kio signifas, ke ankoraŭ multaj laboroj devas esti finitaj, kaj li kredas, ke la du flankoj rekomencos kontaktojn eble en la venonta semajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin