Ĝenerala Asembleo de UN adoptis rezolucion pri protekto de palestinanoj

(GMT+08:00) 2018-06-14 13:31:10     Redaktoro:Yu

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede adoptis rezolucion, kiu urĝas protekti palestinajn civilulojn, post malakcepto de la usona postulo aldoni kondamnon de atakoj kontraŭ Israelo fare de Hamas.

La rezolucio subtenata de arabaj landoj estis akceptita post voĉdono per 120 pozitivaj voĉoj kontraŭ 8 negativaj kun 45 sindetenoj. Ĝi ripetas la bezonon preni rimedojn por certigi la sekurecon kaj bonfarton de civiluloj kaj certigi ilian protekton, kaj certigi la respondecigon pri ĉiuj malobservoj, fronte al la lastatempa eskalado de konflikto inter Palestino kaj Israelo. La teksto ankaŭ bedaŭregas la uzon de ekscesa, senproporcia kaj sendistinga forto fare de la israelaj trupoj kontraŭ palestinaj civiluloj.

La rezolucio komence proponita de Alĝerio, Turkio kaj Palestino ricevis subtenon el pli da landoj anoncitaj nelonge antaŭ la voĉdono. La rezolucio de la Ĝenerala Asembleo esprimas fortan politikan volon de la internacia komunumo, tamen, kontraste kun rezolucio de la Sekureca Konsilio, ĝi ne havas leĝan devigan forton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin