Publikigita libro pri ĵurnalisma penso de Xi

(GMT+08:00) 2018-06-14 14:53:23     Redaktoro:Yu

Libro pri la ĵurnalisma penso de Xi Jinping estis publikigita de la Popola Eldonejo kaj Xuexi-eldonejo.

La libro, kompilita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estas havebla en Xinhua-librejo en la tuta lando.

La ĵurnalisma penso de Xi estas grava parto de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Erao.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012 proponis serion de akravidaj novaj vidpunktoj, juĝoj kaj postuloj por plifortigi kaj plibonigi la diskonigan laboron de la partio kaj prezentis respondojn al serio da fundamentaj, strategiaj kaj ĝeneralaj demandoj pri la longtempa disvolvado de la diskoniga laboro de la partio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin