Novaĵoj (Junio 15)

(GMT+08:00) 2018-06-15 15:59:23     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 15a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario; la 21a Mondpokala Konkurso de Internacia Federacio de Fubtala Asocio malfermiĝis en Rusio. Sekve estos la programeroj Fokusoj de la Semajno, Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono kunhavas vastajn komunajn interesojn kaj surŝultrigas gravajn respondecojn por protekto de paco kaj stabileco de la mondo kaj akcelo de evoluo kaj prospero de la mondo. Kunlaborante, Ĉinio kaj Usono povas fari grandajn aferojn por profitigi ambaŭ landojn kaj la tutan mondon. Xi vokis la du flankojn efektivigi la konsenton atingitan de li kaj usona prezidento Donald Trump dum ilia renkontiĝo en Pekino, plifortigi komunikadon kaj reciprokan fidon, konvene trakti malkonsentojn kaj grandigi kunlaboron por certigi, ke duflankaj rilatoj antaŭeniru laŭ la ĝusta vojo por profitigi la du popolojn kaj la mondon.

Xi vokis la du flankojn fari pli multajn altnivelajn interŝanĝojn kaj institucian dialogon, grandigi kunlaboron en diversaj regionoj, kaj plifortigi interpopolajn kaj lokajn interŝanĝojn por firmigi la fundamenton de duflankaj rilatoj. Li esprimis sian esperon, ke Usono traktos tiklajn demandojn, inkluzive de la demando de Tajvano kaj ekonomiaj kaj komercaj disputoj, en prudenta maniero por eviti gravajn obstrukcojn al duflankaj rilatoj.

Pompeo transdonis salutojn de prezidento Trump al prezidanto Xi, precipe la aprezon de Trump por la grava konsilo kaj helpo de Xi super la demando de la Korea Duoninsulo. Li diris, ke Usono aprezas la gravegan rolon de Ĉinio en la politika traktado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo kaj volas labori kun Ĉinio por antaŭenigi sennukleigon kaj longedaŭran pacon en la duoninsulo.

Xi petis Pompeon transdoni liajn salutojn al prezidento Trump. Li emfazis, ke la renkontiĝo inter prezidento Trump kaj Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), estis historia, fruktodona kaj grava paŝo en la procezo de politika traktado de la nuklea demando de la duoninsulo, kaj Ĉinio esprimas koran gratulon al ambaŭ flankoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio subtenas dialogon, kiu kondukas la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo sur la ĝustan vojon por paca traktado.

Wang faris la rimarkojn antaŭ sia interparolado kun vizitanta usona ŝtatsekretario Mike Pomepo ĵaŭde en Pekino. Wang diris, ke la renkontiĝo inter la gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) havis gravan historian signifon. Ĝi alportis la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo sur la ĝustan vojon de dialogo kaj paca traktado, kio konformas al la komunaj interesoj de ĉiuj koncernaj partioj kaj ankaŭ al la komuna atendo de la internacia komunumo kaj helpas akceli atingon de la celo de sennukleigo, paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo. Ĉinio aprezas la senlacajn penadojn de Usono por sennukleigo.

La 21a Mondpokala Konkurso de Internacia Federacio de Futbala Asocio malfermiĝis ĵaŭde en Moskvo. Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan ĉeestis la malferman ceremonion kiel speciala sendito de prezidanto Xi Jinping. Entute 32 teamoj konkuros pri la Monda Pokalo.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde dum renkontiĝo kun ĉina vicĉefministro Sun, ke Rusio volas pliigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kun Ĉinio, inkluzive de kunlaboro en sporto.

Putin petis Sun transdoni liajn korajn salutojn al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj dankis Sun por ĉeesto al la malferma ceremonio de la Mondpokala Konkurso de Internacia Federacio de Futbala Asocio 2018 kiel speciala sendito de Xi. Putin diris, ke la vizito de Sun montris, ke Ĉinio atribuas gravecon kaj subtenas al gravaj sportaj konkursoj en Rusio kaj al la disvolviĝo de futbalo en la mondo.

Sun diris, ke Xi kaj Putin renkontiĝis lastatempe en Pekino kaj interŝanĝis opiniojn pri plifortigo de la ampleksa strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio, kreante novan planon por plua disvolvado de duflankaj rilatoj. Ŝi diris, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por efektivigi la gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj pliigi kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj. Ŝi aldonis, ke ŝi certas, ke Rusio okazigos brilan mondpokalan konkurson kaj montros siajn ekonomian kaj socian disvolviĝon al la mondo.

La sud-korea Ministerio de Defendo diris, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde konsentis komplete restarigi lineojn de milita komunikado laŭ la orienta kaj okcidenta regionoj post okazigo de general-nivela intertraktado.

General-nivelaj militaj oficiroj de la du flankoj okazigis intertraktadon pri militaj aferoj unuafoje en pli ol 10 jaroj, en Tongilgak, konstruaĵo de la KDPR en la milithalta vilaĝo Panmunjom. La lasta general-nivela intertraktado inter Seulo kaj Pjongjango okazis en decembro de 2007.

La usona Departemento de Defendo diris ĵaŭde, ke usona ministro pri defendo James Mattis tiutage telefone konversaciis kun sia sudkorea paralelulo Song Young-moo, kaj la du flankoj diskutis rimedojn por efektivigo de la instrukcio de usona prezidento Donald Trump pri la usona-sudkorea milita ekzercado.

Laŭ deklaro publikigita de la Departemento de Defendo, la du ministroj diskutis ankaŭ pri rezultoj de la pintkunveno inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj konsentis liveri plu subtenon al nunaj diplomatiaj klopodoj. Mattis ripetis la nevenkeblan usona-sudkorean aliancon kaj promesis daŭrigi striktan kunlaboron por antaŭenigi pacon kaj stabilecon en la regiono.

Speciala sendito de la UN por Sirio, Staffan de Mistura, diris ĵaŭde, ke li deziras rekomenci laboron en la venontaj semajnoj pri la konstitucia procezo de Sirio, kiu estis ŝirita de milito sep jarojn.

Li diris al raportistoj ke li invitis rusajn, turkajn kaj iranajn oficialulojn kunveni en Ĝenevo en la komenco de la venonta semajno post serio da diskutoj kun rilataj oficialuloj, inkluzive de ĝenerala sekretario de la UN.

Jemena prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi, ĝenerale apogata de la internacia komunumo, surteriĝis ĵaŭde en la havenurbo Adeno, revenante el Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, post unu jaro de sia foriro el la lando.

Informita persono el la Adena Internacia Flughaveno diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Hadi revenis al Adeno nur kelkajn horojn post la atingo de ĉefministro Ahmed Obeid bin Daghr kaj liaj ministroj kaj aliaj altrangaj oficistoj en la flughaveno.

En septembro de 2014, la ribela grupo Houthi prenis la ĉefurbon Sanaon kaj ekokupis la sudan parton de la lando. Hadi devigite iris al Saud-Arabio por rifuĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin