Ĉina prezidanto renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario

(GMT+08:00) 2018-06-15 08:40:07     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo ĵaŭde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono kunhavas vastajn komunajn interesojn kaj surŝultrigas gravajn respondecojn por protekto de paco kaj stabileco de la mondo kaj akcelo de evoluo kaj prospero de la mondo. Kunlaborante, Ĉinio kaj Usono povas fari grandajn aferojn por profitigi ambaŭ landojn kaj la tutan mondon. Xi vokis la du flankojn efektivigi la konsenton atingitan de li kaj usona prezidento Donald Trump dum ilia renkontiĝo en Pekino, plifortigi komunikadon kaj reciprokan fidon, konvene trakti malkonsentojn kaj grandigi kunlaboron por certigi, ke duflankaj rilatoj antaŭeniru laŭ la ĝusta vojo por profitigi la du popolojn kaj la mondon.

Xi vokis la du flankojn fari pli multajn altnivelajn interŝanĝojn kaj institucian dialogon, grandigi kunlaboron en diversaj regionoj, kaj plifortigi interpopolajn kaj lokajn interŝanĝojn por firmigi la fundamenton de duflankaj rilatoj. Li esprimis sian esperon, ke Usono traktos tiklajn demandojn, inkluzive de la demando de Tajvano kaj ekonomiaj kaj komercaj disputoj, en prudenta maniero por eviti gravajn obstrukcojn al duflankaj rilatoj.

Pompeo transdonis salutojn de prezidento Trump al prezidanto Xi, precipe la aprezon de Trump por la grava konsilo kaj helpo de Xi super la demando de la Korea Duoninsulo. Li diris, ke Usono aprezas la gravegan rolon de Ĉinio en la politika traktado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo kaj volas labori kun Ĉinio por antaŭenigi sennukleigon kaj longedaŭran pacon en la duoninsulo.

Xi petis Pompeon transdoni liajn salutojn al prezidento Trump. Li emfazis, ke la renkontiĝo inter prezidento Trump kaj Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), estis historia, fruktodona kaj grava paŝo en la procezo de politika traktado de la nuklea demando de la duoninsulo, kaj Ĉinio esprimas koran gratulon al ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin