Sud-Koreio kaj KDPR konsentis restarigi lineojn de milita komunikado

(GMT+08:00) 2018-06-15 11:05:30     Redaktoro:Yu

La sud-korea Ministerio de Defendo diris, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde konsentis komplete restarigi lineojn de milita komunikado laŭ la orienta kaj okcidenta regionoj post okazigo de general-nivela intertraktado.

General-nivelaj militaj oficiroj de la du flankoj okazigis intertraktadon pri militaj aferoj unuafoje en pli ol 10 jaroj, en Tongilgak, konstruaĵo de la KDPR en la milithalta vilaĝo Panmunjom. La lasta general-nivela intertraktado inter Seulo kaj Pjongjango okazis en decembro de 2007.

La du flankoj konsentis komplete restarigi la orientan kaj okcidentan lineojn de milita komunikado, kaj samtempe tute efektivigi la konsenton atingitan en junio de 2004 dum la general-nivela interkorea intertraktado por eviti marajn konfliktojn en la okcidentaj akvoj laŭ la landlimo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin