Ĉinio prenos sammezurajn kaj samfortajn rimedojn kontraŭ kaprico de Usono

(GMT+08:00) 2018-06-16 10:40:02     Redaktoro:Selena

La Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto vendrede publikigis liston de ĉinaj produktoj submetitaj al aldona 25-procenta tarifo kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj. Tamen Usono ne deklaris, ke la listo tuj validiĝu.

Sekve ĉina Komerca Ministerio publikigis deklaron, montrante, ke Usono, spite al la komuna ideo jam formiĝinta de la du partioj, kaprice provokis komercan militon. Tio ne nur damaĝas la interesojn de la du flankoj, sed ankaŭ rompas la mondan komercan ordon. Ĉinio tuj publikigas sammezurajn kaj samfortajn rimedojn, kaj antaŭaj fruktoj atingitaj de la du flankoj dum konsiliĝoj samtempe malvalidiĝas.

En la pasinta monato, la du flankoj faris konsiliĝojn tri foje por pene antaŭenigi solvon de la problemo, tamen Usono agis ignorante alies opiniojn, kio kaŭzis perdojn de antaŭaj penoj kaj atenditaj fruktoj. Sincere dirite, ke Ĉinio ne estis surprizita pro la rezulto, ĉar por la registaro de Trump, la plej urĝa tasko estas prepari por la mez-periodo elektado, kaj ajna agado estas por tio. Usono deklaris la liston altrudi aldonajn tarifojn al ĉinaj varoj por akiri pli da balotiloj. Tamen la Blanka Domo ne deklaris tuj validigi la liston por doni premon al Ĉinio.

 La historio plurfoje pruvas, ke la komerca milito estas kontraŭ la ĝenerala tendenco. Tamen Ĉinio ne volas nek timas fari la komercan militon. Laŭ Ĉina Leĝo de Ekstera Komerco, Regularo de Importaj kaj Eksportaj Tarifoj kaj regularo de la Monda Komerca Organizo, Ĉinio devas fari sammezurajn kaj samfortajn rebatojn kontraŭ Usono, kio ne nur protektas siajn proprajn interesojn, sed ankaŭ defendas la multflankan komercan sistemon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde akcentis dum renkontiĝo kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, ke Ĉinio kaj Usono kunhavas vastajn komunajn interesojn kaj surŝultrigas gravajn respondecojn por protekto de paco kaj stabileco de la mondo kaj akcelo de evoluo kaj prospero de la mondo. Kunlaborante, Ĉinio kaj Usono povas fari grandajn aferojn por profitigi ambaŭ landojn kaj la tutan mondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin