Novaĵoj  (Junio 18)

(GMT+08:00) 2018-06-18 16:36:54     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Karolina kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 18a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi: Ĉinio klopodas por realigi tutan malriĉec-mildigon; Ĉinoj pasigis la Drakboatan Feston. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

En la 16a de junio, nome la unua tago de la 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo (ŜIF), en Ŝanhajo okazis la subskriba ceremonio por kontrakto de la filmfestivala ligo "Zono kaj Vojo". Pantham Thongsang, vicsekretario de la Tajlanda Filma Asocio, en la nomo de la tajlanda filma instanco, faris subskribon. La 17a de junio li estis intervjuata de nia raportisto kaj diris, ke la Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo trarompis la nur solan modelon pri filmtakso kaj transakcio en la tradicia internacia filmfestivalo, kaj ĝi estas la plej granda kaj plej altnivela platformo flanke de internacia filma interŝanĝo kaj kunlaboro.

Pantham prezentis al la raportisto, ke Tajlando aliĝis al la 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo per kvin filmoj.

Ekde 2012 Ĉinio faris grandan penon por mildigi malriĉecon. Ĝis nun pli ol 60 milionoj da popolanoj liberiĝis el malriĉeco. Ĉinio klopodas por realigi tutan malriĉec-mildigon antaŭ la jaro 2020.

Hodiaŭ estas la Drakboata Festo en Ĉinio. Ĉiujare la kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro estas Drakboata Festo. Ĝi estas tre grava festo en Ĉinio. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2 000 jaroj la granda patriota poeto Qu Yuan (ĉ. 340—278 a.K.) sin dronigis en la riveron Miluo en la kvina tago de la kvina monato, ĉar li ne havis forton savi la patrolandon el pereo. La tieaj loĝantoj kun granda malĝojo boate serĉadis en la rivero lian kadavron. Poste en tiu tago oni remas en boatoj por konsoli lian animon. Kaj iom post iom formiĝis la kutimo de remkonkurso en tiu tago.

Zongzi-o, kiun ĉinoj manĝas dum la Drakboata Festo, estas piramidoforma manĝaĵo farita el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn. En la suda parto de Ĉinio, oni ofte manĝas dolĉajn zongzi-ojn, tamen en la norda parto de Ĉinio, oni ofte manĝas salajn zongzi-ojn.

Ĉu en suda parto de Ĉinio, ĉu en norda parto de Ĉinio, ĉiujare ĉinoj festas la tradician festivalon. Ili honoras la memoron de la antikvuloj kaj aspiras al bela estonteco.

Dimanĉe kolombia instanco pri prezidenta elektado montris, ke en la dua voĉdono por kolombia prezidento, Ivan Duque, kandidato de la Demokratia Centra Partio, venkas kaj estas elektita kiel prezidento de Kolombio.

La dua voĉdono por kolombia prezidento okazis en la 17a de junio. Laŭ la unua rezulto de la statistiko, Duque gajnis 53.97% de voĉdoniloj. Gustavo Petro, kandidato de la Humana Kolombia Movado, gajnis 41.81% de voĉdoniloj.

Dimanĉe matene en Trenton, ĉefurbo de la ŝtato Nov-Ĵerzejo en Usono, okazis pafado. En la evento unu pafinto estis mortpafita kaj dudek du homoj vundiĝis.

Je 45 minutoj post la 2a horo en mateno de tiu tago okazis la pafado en arta festo. Angelo Onofri, Prokuroro de la gubernio Mercer en Trenton, diris, ke en la evento estis du pafintoj, unu el ili mortis, kaj la alia estis arestita.

Laŭ informo de la japana Meteologia Oficejo, je la 7a kaj 58 minutoj en la 18a de junio laŭ la loka tempo okazis 6,1-grada tertremo en Osako, Japanio. Laŭ raporto de japana amaskomunikilo en la tertremo mortis almenaŭ tri homoj kaj vundiĝis kvindek unu.

Sabate vespere en la ŝtato Borno, nord-orienta Niĝerio, okazis suicida atako de bomboj kaj grenadoj, kaj la evento kaŭzis morton de 34 homoj kaj vundiĝon de 18.

Laŭ informo de oficisto en la urbeto Damboa de tiu ŝtato, kiam lokaj popolanoj finrigardis rektan televizian dissendon de la Monda Futbalpokalo 2018 kaj revenis al hejmo, ili survoje suferis du atakojn. En la unua atako, du viroj faris suicidan bombatakon. Tiu atako kaŭzis morton de 10 homoj kaj vundiĝon de 5. Poste, kiam oni savadis la vunditojn, okazis atako de grenadoj, kiu kaŭzis morton de 24 homoj kaj vundiĝon de 13.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin