Tajlanda filma oficialulo parolas pri ŜIF

(GMT+08:00) 2018-06-18 14:48:10     Redaktoro:Xiong

En la 16a de junio, nome la unua tago de la 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo (ŜIF), en Ŝanhajo okazis la subskriba ceremonio por kontrakto de la filmfestivala ligo "Zono kaj Vojo". Pantham Thongsang, vicsekretario de la Tajlanda Filma Asocio, en la nomo de la tajlanda filma instanco, faris subskribon. La 17a de junio li estis intervjuata de nia raportisto kaj diris, ke la Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo trarompis la nur solan modelon pri filmtakso kaj transakcio en la tradicia internacia filmfestivalo, kaj ĝi estas la plej granda kaj plej altnivela platformo flanke de internacia filma interŝanĝo kaj kunlaboro.

Pantham opiniis, ke la enhavo de la Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo estas riĉa, kaj la nivelo estas alta, kaj ke la fondiĝo de la filmfestivala ligo "Zono kaj Vojo" ebligas la membroj-landojn de la ligo interŝanĝi al si filmojn kaj fari por si filman kunlaboron. Li menciis precipe tion, ke en tiu ĉi filmfestivalo oni unuafoje establis filman semajnon "Zono kaj Vojo", kaj sekve tiuj landoj, kiuj situas laŭlonge de "Zono kaj Vojo", povas prezenti kaj interŝanĝi siajn filmojn, kaj pro tio oni povas diris, ke la Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo trarompis la nur solan modelon pri filmtakso kaj transakcio en la tradicia internacia filmfestivalo, kaj rezulte de tio ĝi estas la plej granda kaj plej altnivela platformo flanke de internacia filma interŝanĝo kaj kunlaboro.

Pantham prezentis al la raportisto, ke Tajlando aliĝis al la 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo per kvin filmoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin