Filipina prezidento volas kun Ĉinio pace solvi problemon pri Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2018-06-19 14:28:57     Redaktoro:Selena

Lunde filipina prezidento Rodrigo Roa Duterte diris en la filipina ĉefurbo Manila, ke unuflanka malcedema starpunkto ne povas solvi la problemon. Filipinoj devas malkaŝe kaj sincere interŝanĝi opiniojn kun Ĉinio por pace solvi la problemon pri la Suda Ĉina Maro.

Tiutage Duterte ĉeestis la memorigan kunvenon por la 120a datreveno de fondiĝo de la filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Li diris, ke la problemo pri la Suda Ĉina Maro devas esti solvebla, kaj li diskutos kun Ĉinio pri la plenumado de la arbitracia rezulto de la Suda Ĉina Maro dum sia oficperiodo.

Samtempe li emfazis, ke la nuna registaro firme defendas la teritorian integrecon. Tamen la problemo pri la Suda Ĉina Maro ne estas tuto de la rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio. Bonaj rilatoj de la du flankoj ludas pozitivan rolon por interesoj de Filipinoj en ekonomia kaj sekureca kampoj.

Duterte diris ankaŭ, ke Filipinoj volas vastigi kunlaborojn kun Ĉinio en armitaj ekipaĵoj por altigi la kapablon de la filipinaj polico kaj armeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin