Novaĵoj (Junio 19)

(GMT+08:00) 2018-06-19 17:58:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 19a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi: Ĉinio kaj Bolivio fondis al si strategian partnerecon; Proparolanto de ĉina Komerca Ministerio faris paroladon pri deklaro de Blanka Domo en 18a de junio

Mardon, la 19an de junio, en la Granda Halo de Popolo la ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun la bolivia prezidento Evo Morales. La du ŝtatestroj unuanime decidis fondi la stretegian partnerecon inter Ĉinio kaj Bolivio, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Bolivio sur la startpunkto de la nova historio havu pli grandan progreson.

Xi Jinping diris, ke dum la 33 jaroj de post la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bolivio la ĉina-bolivia interrilato evoluas pace kaj stabile, kaj nun ĝi restas en plej bona stato, kaj ke Ĉinio laŭdas, ke Bolivio insistas en la politiko pri unu Ĉinio, pozitive reagas al la iniciato "Zono kaj Vojo", kaj faris penadon por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Bolivio.

Morales rimarkigis, ke la bolivia popolo estas amika al Ĉinio, admiras la evoluigan ideon de Ĉinio kaj ties atingojn, kaj alte taksas gravan kontribuon faritan de Ĉinio por la monda paco kaj evoluo kaj por la harmonio de la homara socio.

Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio faris paroladon responde al deklaro de la Blanka Domo en 18a de junio. La proparolanto diris, ke post publikigo de la listo de ĉinaj produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, Usono intensigas tian agadon, minacante pliigi la valoron ĝis 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Tia premdona kaj ĉantaĝa agado malakordiĝas al komunaj konsentoj atingitaj de la du flankoj en pluraj konsiliĝoj kaj desperigas la internacian komunumon. Se Usono publikigos la liston, Ĉinio devigite prenos sintezan rimedon konsistantan el kvanto kaj kvalito por forte rebati ĝin.

La proparolanto montris, ke la komerca milito lanĉita de Usono malobservas la merkatajn regularojn, malkonformas al la disvolva tendenco kaj damaĝas interesojn de la du popoloj kaj entreprenoj. La ĉina rebato ne nur protektas siajn proprajn interesojn, sed ankaŭ defendas la multflankan komercan sistemon kaj komunajn interesojn de la homaro.

La 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo, kiu nun okazas en Ŝanhajo, unuafoje aranĝas tute novan parton, tio estas filmsemajno, en la kadro de Zono kaj Vojo. Ĝi celas profundigi filman kaj kulturan interŝanĝon de koncernaj landoj laŭ itineroj de la Zono kaj Vojo, altiri fremdlandajn filmistojn kaj establi pli malferman platformon por profunda interŝanĝo kaj kunlaboro de la filma kulturo kaj la filma industrio.

En posttagmezo de la 18a de junio okazis rondtabla forumo pri la filma kulturo en la kadro de la Zono kaj Vojo. Filmistoj el pluraj landoj, inkluzive de Rumanio, Malajzio, Hindio kaj Egiptio, ĉeestis la forumon kaj diskutis pri ebleco de kunlaboroj kaj kultura interŝanĝo de la regiono.

En la forumo, Tudor Giurgiu, prezidanto de Transilvania Internacia Filmfestivalo de Rumanio, diris, ke Rumanio baldaŭ promulgos leĝon pri redukto de tarifoj de fremlandaj filmaj grupoj, kaj tio estas tre alloga por internaciaj filmaj produktantoj.

La Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo komenciĝis en 1993 kaj havas longan historion de pli ol 20 jaroj. La iniciato de Zono kaj Vojo injektas novan enhavon al disvolviĝo de la filmfestivalo. En 2016, la filmfestivalo prenis la enhavon de Zono kaj Vojo kiel normalan parton; en 2017, la filmfestivalo kun reprezentantoj de 13 landaj filmfestivaloj kaj filmaj institucioj, inkluzive de Hungario, Grekio kaj Filipinoj, subskribis Memorandon pri Filma Kunlaboro en la kadro de la Zono kaj Vojo. En tiu ĉi jaro, dum la filmfestivalo de Zono kaj Vojo, la Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo kaj 31 filmaj institucioj el 29 landoj fondis Ligon de Filmfestivaloj en la kadro de la Zono kaj Vojo.

Fu Wenxia, ĝenerala direktoro de la Centro de Ŝanhaja Internacia Film- kaj Televida Festivalo diris, ke tia kunlaboro ne estas simpla dupartiaj kunlaboroj, sed kunlaboroj de pluraj partioj.

Lunde filipina prezidento Rodrigo Roa Duterte diris en la filipina ĉefurbo Manila, ke unuflanka malcedema starpunkto ne povas solvi la problemon. Filipinoj devas malkaŝe kaj sincere interŝanĝi opiniojn kun Ĉinio por pace solvi la problemon pri la Suda Ĉina Maro.

Tiutage Duterte ĉeestis la memorigan kunvenon por la 120a datreveno de fondiĝo de la filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Li diris, ke la problemo pri la Suda Ĉina Maro devas esti solvebla, kaj li diskutos kun Ĉinio pri la plenumado de la arbitracia rezulto de la Suda Ĉina Maro dum sia oficperiodo.

Samtempe li emfazis, ke la nuna registaro firme defendas la teritorian integrecon. Tamen la problemo pri la Suda Ĉina Maro ne estas tuto de la rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio. Bonaj rilatoj de la du flankoj ludas pozitivan rolon por interesoj de Filipinoj en ekonomia kaj sekureca kampoj.

Duterte diris ankaŭ, ke Filipinoj volas vastigi kunlaborojn kun Ĉinio en armitaj ekipaĵoj por altigi la kapablon de la filipinaj polico kaj armeo.

Lunde usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, dirante, ke en la 17a de junio, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diskutis per telefono kun sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha pri la direkto de la sekva paŝo de la korea nuklea demando post la singapura renkontiĝo inter Trump kaj Kim.

La deklaro anoncis, ke Pompeo kaj Kyung-wha promesis tion, ke Usono kaj Sud-Koreio daŭre antaŭenpuŝos realigon de "tuta, konfirmita kaj neinversigebla sennukleigo" de la Korea Duoninsulo. La du flankoj aldonis, ke antaŭ tio ili ankaŭ daŭrigos la premon kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Usona departemento pri nacidefendo lunde deklaris, ke laŭ promeso de usona prezidento Donald Trump, la usona armeo jam haltigis la planon okazigi militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio en aŭgusto.

En letero de sudkorea Ministerio pri Nacidefendo al raportistoj, Sud-Koreio diris, ke post strikta interkonsiliĝo, Sud-Koreio kaj Usono decidis haltigi preparadon por la militaj ekzercadoj kaj plu konsiliĝos pri aliaj aferoj.

En la 12a de junio en Singapuro, Trump renkontiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). Ili subskribis komunan deklaron. Trump diris en gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke Usono haltigos konduki provokajn kaj multekostajn militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio. Li aldonis post reveno al Vaŝingtono, ke se Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) tenos al si sincerecon en venontaj intertraktadoj, Usono povos ŝpari por si multege da mono pro ne plu okazigo de la militaj ekzercadoj.

La Sekureca Konsilio de UN lunde publikigis deklaron kaj kun plej fortaj vortoj kondamnis la du terorismajn atakojn, okazintajn en provinco Nanagarhar, orienta Afganio.

La deklaro diris, ke oni devas laŭleĝe puni la praktikantojn, organizantojn, kaj subtenantojn de tiaspeca terorisma ago. La deklaro urĝis ĉiujn landojn fari pozitivan kunlaboron kun afgana registaro kaj aliaj koncernaj flankoj, laŭ internacia juro kaj devo, regulita en koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN.

La Sekureca Konsilio de UN reasertis, ke ĉia terorismo estas plej severa minaco por internacia paco kaj sekureco, ĉiuj landoj devas kiel eble plej klopode bridi terorismajn agadojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin