Eldoniĝis "Raporto pri Disvolvo de la Ĉina ĵurnalismo en 2017"

(GMT+08:00) 2018-06-19 17:54:13     Redaktoro:Xiong

La 19a de junio la Ĉina Tutlanda Ĵurnalista Asocio eldonis en oficiala retejo "Raporton pri Disvolvo de la Ĉina ĵurnalismo en 2017". Tio estas la kvara raporto pri ĝenerala stato de la ĉina ĵurnalismo.

La raporto emfazas, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro atribuas gravecon al disvolvo de la ĉina ĵurnalismo, kaj Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kelkfoje faris gravan paroladon rilate ĵurnalisman laboron, kio forte gvidas la ĉinan ĵurnalismon evolui en reformo, kreado kaj bonfarto. En la raporto oni rimarkigas, ke la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio prezentis novan postulon kaj novan aranĝon pri la ĵurnalisma laboro, kaj tiu nova postulo kaj aranĝo fakte estas nova signallumo por la ĉina ĵurnalismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin