"Teo kaj Amo" en Elementa Lernejo Baiyangshujie

(GMT+08:00) 2018-06-21 11:31:53     Redaktoro:Ĝoja


La 14-an kaj la 15-an de junio okazis prezentoj de filmetoj de "Teo kaj Amo" en la Elementa Lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan de la Shanxi-provinco, Ĉinio. La temo estas "Sento de Baiyang kaj Rigardo de la Mondo". En la du tagoj lernejanoj kaj iliaj instruistoj kaj gepatroj spektis premiitajn filmojn de la konkurso "Teo kaj Amo", oni ankaŭ faris komunikon pri instruado de Esperanto en elementaj lernejoj.

En la unua prezento okazinta posttagmeze de la 14-a de junio, pli ol ducent lernejanoj de la kvinjara klaso kaj instruistoj spektis filmetojn Mi soifas (Germanio kaj Svedio), La plej juna krimulo (Irano), Granda (Rusio), Teo kaj Amo (Pollando), Rememoro (Ĉeĥio) kaj La sekreto de feliĉo (Brazilo). En la unua leciono de la dua tago, la 15-a de junio, ĉiuj lernejanoj spektis filmetojn kaj tiutage vespere estis prezento aparte por gepatroj de la lernejanoj.

Pli ol dudek premiitaj filmetoj ĝojigis la spektantojn. 11-jaraĝa knabo Li Jiale diris, ke la patro en la filmeto Granda similas al lia patro, kiu estas kaj severa kaj milda. Pro simpla pentrado, interesa rakonto kaj profunda amo inter gefratinoj la filmeto Mi soifas plaĉas al 10- jaraĝa knabino Guo Yushan. Ŝi konigis, ke en la filmeto ŝi sentas la feliĉon el divido. Ŝia patrino Huo Lijuan ŝatas la filmeton Teo ligas avon kaj nepon el Ĉinio. Ŝi diris, ke la avo instruas la nepon per tea kulturo, kio enkorpigas la ĉinan kulturon. Spektinte la filmeton Rememoro, 11- jaraĝaj knaboj Song Yutong kaj Bai Jiazhen invitis al urbo Taiyuan geknabojn de la ĉeĥa vilaĝo Bartošovice, kiuj ludis rolojn en la filmeto, trinki ĉinan teon, gustumi tipajn lokajn manĝaĵojn kaj ekskursi en la fama vidindaĵo Yungang-grotoj. Dum la prezentoj lernejanoj babilis per interreta video kun knabo Han Yang kaj lia patro, kiuj sukcesis en la dua konkurso "Teo kaj Amo".

Nome de la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia kaj Pekina Esperanto-Asocio, honora prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio s-ro Nan Youli donacis libron "Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo", notlibron de "Teo kaj Amo" kaj Teon Zamenhof al la Elementa Lernejo Baiyangshujie, kiu ĉefe organizis la prezentojn. Kaj direktoro de la lernejo Baiyangshujie s-ro Wei Yubin (Jado) donacis kaligrafaĵon kaj pentraĵon pri "Teo kaj Amo" kaj memorigaĵojn al la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia kaj Pekina Esperanto-Asocio.

Krom la prezentoj dume ankaŭ estis tea ceremonio, fare de instruistoj kaj studentoj de Shanxi-a Teknika Kolegio pri Metalurgio, voĉlegoj de originalaj esperantaj poemoj, ekz. Prego sub la verda standardo (L.L.Zamenhof) kaj Teo kaj Sopiro (Jado), kaj ludo de ĉina muzikilo Guzheng.

Direktoro de la Elementa Lernejo Baiyangshujie, s-ro Wei Yubin (Jado) diris, ke la ideo de la konkurso "Teo kaj Amo" kongruas kun la ideo de la lernejo, nome "Ĉina koro kun monda vidpunkto". La mallonga dutaga prezentado tuŝis korojn. Filmoj estas mallongaj kaj daŭras nur kelkajn ĝis pli ol dek minutoj, sed ili malfermas la korojn. Tio ĝuste estas la kialo enkonduki kursojn de Esperanto al la lernejo. Jado diris, ke per la Esperanto-instruado la lernejo multigis kontaktojn kun la mondo, plivastigis la vidkampon kaj pliigis malfermon.

En la jaro 2008 la lernejo Baiyangshujie komencis instruadon de Esperanto. Lastajn dek jarojn la lernejon vizitis pedagogoj el Ĉinio, Francio, Sud-Koreio, Japanio kaj Usono. Instruistoj kaj lernejanoj multfoje partoprenis IIK, UK, KS kaj konkursojn de deklamo. De la jaro 2013 ĝis nun sukcese okazis kvarfoje Esperanta Semajno. La lernejo sinsekve estis nomata "Avangarda Lernejo pri Instruado de Esperanto en Ĉinio" kaj "Bazo pri Esploro de Instruado de Esperanto". En la jaro 2015 la lernejo fariĝis la demonstra lernejo de la urbo Taiyuan pro la instruado de Esperanto.


Geknaboj de la lernejo, kiuj parolas Esperanton.


Instruistoj, kiuj instruas Esperanton en la lernejo.


Wei Yubin, Jado, direktoro de la lernejo.


1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin