Okazis Altranga Forumo pri Ekonomia kaj Kultura Valoro de Filmo kaj Kopirajta Protektado

(GMT+08:00) 2018-06-21 16:38:25     Redaktoro:Xiong

En la 19a kaj la 20a de junio en Ŝanhajo sukcese okazis Altranga Forumo pri Ekonomia kaj Kultura Valoro de Filmo kaj Kopirajta Protektado. La forumo okazis kadre de la 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo. Okaze de la 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo, la forumo atentis pri kopirajta protektado kaj disvolvo de la filma industrio. La ĉeestantoj interŝanĝis sukcesajn spertojn pri realigi ekonomia kaj kultura valoro de la filma industrio, pri plibonigo de la kopirajta sistemo kaj pri fortigo de la kopirajta protekto. Tiuj ĉeestantoj ankaŭ alvokis al diversaj landoj partoprenon en Pekina Traktato pri Vid- kaj Aŭd-Prezentado.

La filma industrio estas grava ekonomia kaj kultura industrio kaj estas la kerna enhavo de la kopirajta industrio. De dek kelkaj jaroj, ĉina filma industrio rapide disvolvis. De 2004 ĝis 2017, la bileta enspezo altiĝis de 1.5 miliardoj da juanoj ĝis 55.9 miliardoj da juanoj. La kopirajto estas bazo kaj kerno de la filmo. En diversaj flankoj de la filma industrio ekzistas la kopirajta protektado. Starigi efikan kopirajtan protektadon kaj bonan cirkonstancon de kopirajta protektado havas gravecon por respekti kaj kuraĝigi kreadon de la filmo kaj por akceli la disvolvon de la filma industrio.

En junio de 2012, la Pekina Traktato pri Vid- kaj Aŭd-Prezentado estis skribita en Pekino. Tio donas efikan konfirmon kaj kompletan protekton pri rajto de la prezentanto de la filmo kadre de internacia juro. Tiu traktato havas historian signifon por akceli disvolvon de la filma industrio per kopirajta protektado kaj por puŝi la internacian kopirajtan kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin