Xi Jinping renkontiĝis kun respondeculoj de monde famaj kompanioj

(GMT+08:00) 2018-06-22 16:49:37     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun tiuj respondeculoj de monde famaj kompanioj, kiuj venis al Pekino por ĉeesti specialan rondtablan pintkunvenon de Komisiono de Tutmondaj Plenumaj Ĉefadministrantoj. Xi montris, ke Ĉinio jam praktikis la politikon de reformo kaj malfermo dum 40 jaroj, kaj, rigardante la estontecon, Ĉinio havas pli da konfido pri reformo kaj malfermo kaj kredas, ke malfermo estas la ŝlosilo por disvolviĝo de la lando.

En tiu tago, ĉirkaŭ la ĉeftemo de malfermo, kunlaboro kaj kungajno de la pintkunveno, plenumaj ĉefadministrantoj el Usono, Britio, Francio, Germanio kaj Aŭstralio parolis siajn opiniojn pri la iniciato de Zono kaj Vojo, novigo kaj intelekta produktado, verda disvolviĝo kaj tutmonda regado. Xi serioze aŭskultis ilian paroladon kaj respondis iliajn konsilojn kaj proponojn.

Xi montris, ke en pasintaj 40 jaroj okazis granda ŝanĝiĝo en Ĉinio, kaj la ĉina ekonomio kontinue kaj rapide kreskas, kio helpas pli ol 700 milionoj da homoj sin liberigi el malriĉeco laŭ normo de UN.

Xi diris, ke de 2017 la monda ekonomio montris bonan tendencon, tamen ĝia kreskado ankoraŭ estas malvigla. Cetere komerca protektismo, izolismo kaj naciismo ardas, paco kaj disvolviĝo de la mondo frontas al pli komplika kaj akra situacio. Li emfazis, ke en la nuna situacio, necesas mano en mano kune fronti al defioj. Sorto de la mondo devas esti en manoj de ĉiuj landoj, kaj internaciaj aferoj devas sub regado de ĉiuj landoj.

Xi akcentis, ke dum evoluigo de la ĉina ekonomio kaj profundigo de reformo kaj malfermo, la ekstera kapitalo ludas pozitivan rolon. Ĉinio ne fermos sian pordon, sed male, malfermos ĝin pli kaj pli larĝe.

Ĉeestantaj reprezentantoj diris, ke translandaj kompanioj profitas de la ĉina longedaŭra disvolviĝo, farante sian kontribuon al la disvolviĝo. La iniciato de Zono kaj Vojo konformas al tendenco de la epoko kaj alportas disvolviĝon kaj prosperon al landoj laŭ la itineroj. Ili volas aktive partopreni en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj plivastigi kunlaboron kun Ĉinio en novigo kaj intelekta produktado, verda disvolvado kaj tutmonda regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin