La Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo liveras novan vidangulon

(GMT+08:00) 2018-06-23 17:27:38     Redaktoro:Xiong

Mehmet Siyah Kalem, juĝanto por la premio Ora Pokalo de la 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo kaj fama turka reĝisoro, antaŭ nelonge en Ŝanhajo diris, ke la Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo estas unu el la plej gravaj filmfestivaloj de Ĉinio kaj eĉ de la regiono, kaj ĝi liveras al mondaj filomoj diversecan vidangulon.

Kiam Kalem estis intervjuata, li diris:

"La Silka Vojo etendiĝas de Londono ĝis Ŝanhajo, tra Turkio, kaj kiel ekstremo de la Silka Vojo, Turkio sin ligas kun alia ekstremo: Ŝanhajo. La Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo igas renkontiĝi kaj kontaktiĝi la malsamajn civilizaciojn, kulturojn kaj lingvojn de tiuj landoj, kiuj troviĝas laŭlonge de la vojo. Ĝi do estas grava platformo, kaj mi kredas, ke ĝi ludos pli grandan rolon en la estonteco."

Menciante pri sia estonta kre-plano, Kalem esperis kunlabori kun ĉinaj filmistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin