Marde Plej Supera Federacia Kortumo de Usono decidis, ke la administra ordono publikigita de prezidento Donald Trump pri limigo de enmigrado "tute konformas" al prezidenta rajto. Tio estas la unua grava decido de la kortumo pri la politiko de la registaro de Trump.
La Plej Supera Federacia Kortumo faris la decidon per kvin jesaj voĉoj kontraŭ kvar. La ĉefjuĝisto John G. Roberts kaj aliaj kvar konservativaj juĝistoj subtenis la la decidon.