Novaĵoj (Julio 04)

(GMT+08:00) 2018-07-04 17:21:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke argentina prezidento renkontiĝis kun altranga oficialulo de la KPĈ; malajzia eksĉefministro Najib estis arestita. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Argentina prezidento Mauricio Macri renkontiĝis kun Yang Xiaodu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde en la prezidenta palaco en Bonaero.

Yang, kiu estas ankaŭ vicsekretario de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ kaj estro de la Nacia Kontrola Komisiono, transdiris la salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Macri.

Yang diris, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun Macri tri fojojn en la pasintaj jaroj kaj faris pintnivelajn dezajnojn por plifortigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj sub novaj cirkonstancoj, kio aldonis potencan impulson al altgradigo de duflanka kunlaboro. Ĉinio volas labori kun Argentino por efektivigi konsenton atingitan inter la du gvidantoj kaj profundigi ampleksan strategian kunlaboron inter la du landoj.

Macri petis Yang transdoni liajn bondezirojn al prezidanto Xi, dirante, ke li plene fidas pri la estonteca disvolvado de argentina-ĉinaj rilatoj. Li aldonis, ke li atendas la ĉeeston de Xi al la Pintkunveno de la Grupo 20, kiu okazos en Argentino en la fino de novembro, kaj bonvenigas ĉinajn kompaniojn investi en Argentino.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝis aparte kun Miroslav Lajcak, prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, kaj Ulises Guilarte, ĝenerala sekretario de la Centra Laborista Unio de Kubo, marde en Pekino.

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris en sia renkontiĝo kun Lajcak, ke la Centra Konferenco de Ĉinio pri Laboro Rilata al Eksterlandaj Aferoj, okazigita junie en Pekino, establis la gvidan pozicion de la penso de Xi Jinping pri diplomatio, kiu estas la fundamenta gvidlinio por la partopreno de Ĉinio en tutmonda regado kaj laboro de UN.

Yang diris, ke sub la nunaj cirkonstancoj, la internacia komunumo devas subteni multflankecon kaj kune protekti pacon, prosperon kaj stabilecon de la mondo, kaj Ĉinio apogas la pozitivan rolon de UN kaj daŭre funkcios kiel konstruanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolvado kaj defendanto de internacia ordo.

Lajcak pozitive taksis la gravan rolon de Ĉinio en aferoj de UN, kaj promesis plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en multflankaj kampoj.

En la renkontiĝo kun Guilarte, Yang diris, ke Ĉinio volas efektivigi konsenton atingitan de la estroj de Ĉinio kaj Kubo, kaj plibonigi la interŝanĝon de spertoj en konstruado de socialismo kaj ŝtata regado inter la du partioj kaj landoj. Li vokis la du flankojn profundigi pragmatan kunlaboron kaj multflankan kunordigon por antaŭenpuŝi la disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Guilarte, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, diris, ke Kubo admiras la grandajn atingojn de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj esperas lerni la spertojn de Ĉinio en reformado kaj malfermo. Li esprimis la esperon, ke la du landoj plifortigos duflankan interŝanĝon kaj kunlaboron, kaj disvolvos plu la tradician amikecon inter la du partioj kaj landoj.

La Rusa Asocio por Amikeco kun Ĉinio okazigis kunvenon lunde en la ĉina salono en la Malproksim-orienta Instituto de la Rusa Akademio de Sciencoj por memorfesti la 17an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Rusa Bonnajbara Traktato de Amikeco kaj Kunlaboro. Ĝin ĉeestis ĉina ambasadoro al Rusio Li Hui, la unua vicprezidanto de la Rusa Asocio por Amikeco kun Ĉinio Galina Kulikova kaj aliaj proksimume 120 reprezentantoj de diversaj rondoj el Ĉinio kaj Rusio.

Li diris en sia parolado, ke la traktato formale konfirmis en leĝa formo la novtipajn interŝtatajn rilatojn, kiuj estas ne-aliancaj, ne-alfrontadaj kaj ne-direktitaj al tria flanko, kaj metis solidan fundamenton por firmigi kaj disvolvi la ĉina-rusan ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro surbaze de egaleco kaj fido, reciproka subteno, komuna prospero kaj longedaŭra amikeco.

Kulikova diris, ke la subskribo de la Rusa-Ĉina Bonnajbara Traktato de Amikeco kaj Kunlaboro malfermis novan paĝon de la rusa-ĉinaj rilatoj. La ideo, ke Rusio kaj Ĉinio volas ĉiam esti bonaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, enradikiĝis en la koroj de la du popoloj kaj estos transdonita generacio al generacio.

Ĉina diplomato substrekis marde, ke nur per disvolviĝo landoj povas solvi la radikajn kaŭzojn de konfliktoj, protekti la fundamentajn rajtojn de la homoj, kaj plenumi la ardan esperon de la popolo pri pli bona estonteco.

Yu Jianhua, estro de la ĉina misio al UN en Ĝenevo, faris la rimarkojn en flanka okazaĵo de la 38a sesio de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj, en la parolado titolita "La Kontribuo de Disvolviĝo kaj Malriĉec-redukto al Antaŭenigo kaj Protekto de Homaj rajtoj". Yu emfazis, ke fronte al esperoj kaj defioj, ĉiuj landoj devas preni disvolvadon kiel la ĉefŝlosilon.

Yu diris al la aŭskultantoj, "La disvolviĝo, kiun ni deziras, devas esti egala por certigi ĝian egalan aliron; ĝi devas esti inkluziva por profitigi ĉiujn partiojn; ĝi devas esti ampleksa por fari la fundamenton pli solida; ĝi devas esti akcelata per novigado por plene ĉerpi disvolvan potencialon."

Malajzio diris marde, ke eksa ĉefministro Najib Razak estis arestita pro enketo pri la ŝtata fonduso 1MDB.

La laborgrupo 1MDB, kiu estis starigita de ĉefministro Mahathir Mohamad por enketi pri la prifraŭdo en 1MDB, diris en deklaro, ke Najib estis arestita je ĉirkaŭ la 2a horo kaj 35 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo en sia privata domo pro enketo ligita al SRC Internacia, iama unuo de la ŝtata fonduso 1MDB. Ĝi diris ankaŭ, ke Najib estos akuzata ĉe la juĝejo de Kuala-Lumpuro merkrede.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke tiutage, laŭ interkonsento rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo. La du flankoj diskutis pri preparo por la baldaŭa renkontiĝo inter la du ŝtatestroj, la rusa-usonaj rilatoj, la siria krizo kaj la situacio en la Korea Duoninsulo.

La iraka elekt-komisiono komencis partan rekalkuladon marde en la etnomiksta provinco Kirkuk post plendoj pri malreguleco kaj fraŭdo en la 12a parlamenta elekto.

Layth Jabur Hamza, proparolanto de la juĝa grupo diris en deklaro, ke la rekalkula procezo komenciĝis en la konstruaĵo de la rekalkula centro en la centra urbo de Kirkuk, ĉirkaŭ 250 kilometrojn norde de la ĉefurbo Bagdado. La grupo konsistanta el naŭ juĝistoj, kiuj anstataŭis la naŭ membrojn de la Sendependa Alta Elektkomisiono, kontrolas la rekalkuladon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin