Fokusoj de la Semajno (Jul. 06)

(GMT+08:00) 2018-07-06 11:43:04     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina diplomato substrekis marde, ke nur per disvolviĝo landoj povas solvi la radikajn kaŭzojn de konfliktoj, protekti la fundamentajn rajtojn de la homoj, kaj plenumi la ardan esperon de la popolo pri pli bona estonteco.

Yu Jianhua, estro de la ĉina misio al la UN en Ĝenevo, faris la rimarkojn en flanka okazaĵo de la 38a sesio de la Konsilio de la UN pri Homaj Rajtoj, en la parolado titolita "La Kontribuo de Disvolviĝo kaj Malriĉec-redukto al Antaŭenigo kaj Protekto de Homaj rajtoj". Yu emfazis, ke fronte al esperoj kaj defioj, ĉiuj landoj devas preni disvolvadon kiel la ĉefŝlosilon.

Yu diris al la aŭskultantoj, "La disvolviĝo, kiun ni deziras, devas esti egala por certigi ĝian egalan aliron; ĝi devas esti inkluziva por profitigi ĉiujn partiojn; ĝi devas esti ampleksa por fari la fundamenton pli solida; ĝi devas esti akcelata per novigado por plene ĉerpi disvolvan potencialon." Yu aldonis, ke Ĉinio sekvas la popol-centritan filozofion en la serĉado de novigema, kunordigita, verda, malferma kaj kundividita disvolvado, kaj faris grandegan progreson.

La 31a Pintkunveno de la Afrika Unio (AU) fermiĝis post dutaga daŭro lunde en la maŭritania ĉefurbo Nuakŝoto. Paul Kagame, prezidanto de la AU, diris, ke 49 membroj de la AU subskribis la interkonsenton pri liberkomerca regiono de la afrika kontinento.

Kagame, kiu estas ankaŭ ruanda prezidento, faris la anoncon en la ferma ceremonio de la pintkunveno.

Sud-Afriko, Sieraleono, Namibio, Lesoto kaj Burundo subskribis la interkonsenton pri liberkomerca regiono en Nuakŝoto. Ĉadio kaj Svazilando ratifis la interkonsenton, kio kreskigis la tutan nombron de ratifoj ĝis 6.

Minimume 22 ratifoj estas postulataj por validigi la interkonsenton, dum 15 ratifoj por la protokolo pri libera movado de personoj, rajto de restado kaj rajto de establo.

La AU diris, ke la interkonsento pri liberkomerca regiono estos la plej granda liberkomerca zono de post la starigo de la Monda Organizo pri Komerco. Ĝi povas krei afrikan merkaton de pli ol 1 200 milionoj da homoj kun la malneta regiona produkto de 2,5 duilionoj da dolaroj.

Ministroj pri komerco kaj reprezentantoj de 16 azipacifikaj landoj konsentis serĉi fruan konkludon de la interkonsento Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) en sia kvina intersesia ministra kunveno, kiu finiĝis dimanĉe en Tokio.

Dum la dutaga kunveno, komercaj reprezentantoj el Ĉinio, Aŭstralio, Hindio, Japanio, Sud-Koreio, Nov-Zelando kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj profunde diskutis demandojn pri komerco, servo, investado kaj reguloj.

Komuna gazetara deklaro estis publikigita post la kunveno, kiu rekonis la gravecon rapide kaj sukcese fini la intertraktadon pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco pro la nuna tutmonda komerca medio, kiu alfrontas gravajn riskojn de unuflankaj komercaj agoj kaj reagoj.

La partoprenantoj de la kunveno reasertis sian decidon labori kune kaj veni al konkludo per la intertraktado pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kaj atingi interkonsenton, kiu profitigos ĉiujn flankojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin