Xi Jinping faris gravan instrukcion pri donaco de teplantidoj al malriĉaj regionoj

(GMT+08:00) 2018-07-10 14:44:16     Redaktoro:Selena

En aprilo de 2018, 20 kamparaj partianoj de la vilaĝo Huangdu de gubernio Anji de Zhejiang-provinco skribis leteron al Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, por raporti pri sia riĉiĝo per planto de blanka teo. Ili ankaŭ esprimis la volon donaci 15 milionojn da plantidoj al malriĉaj regionoj por helpi al ili elimini malriĉecon.

Ricevinte la leteron, Xi faris gravan instrukcion, emfazante, ke tiuj partianoj ne forgesas favoron de la partio dum ilia riĉiĝo kaj helpas al malriĉuloj per sia bonfaro, kaj tio havas signifon por kompleta venko en mildigo de malriĉeco.

Lastatempe okazis ceremonio pri subskribo de interkonsento rilate al donaco de teplantidoj farita de kamparaj partianoj de la vilaĝo Huangdu al malriĉaj vilaĝoj en la okcidenta landparto. Laŭ la interkonsento, 34 malriĉaj vilaĝoj de 4 gubernioj el Hunan-provinco, Sichuan-provinco kaj Guizhou-provinco estas favorataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin