UN zorgas pri efektivigo de celoj pri daŭripova disvolvado

(GMT+08:00) 2018-07-10 14:01:29     Redaktoro:Yu

Lunde en sia stabejo en Nov-Jorko, la UN komencis la Altnivelan Politikan Forumon pri Daŭripova Disvolvado. La 8-taga forumo okazigos diskutojn pri progreso de 47 landoj en efektivigo de la celoj de la UN pri daŭripova disvolvado.

Ĝenerala vicsekretario de la UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj Liu Zhenmin diris en parolado en la malferma ceremonio, ke antaŭ tri jaroj, la internacia komunumo kune promesis elimini malriĉecon kaj malsaton, protekti la teron, krei pacan socion kaj akceli ekonomian, socian kaj teknologian progreson. Nun la kvanto de ekstreme malriĉaj homoj en la tuta mondo evidente malpliiĝis de 27% en 2000 ĝis 9% en la lasta jaro. Liu rimarkigis, ke malgraŭ tiuj atingoj, multaj problemoj restas solvotaj: la nombro de malsatuloj kreskis de 777 milionoj en 2015 ĝis 815 milionoj en 2016; ankoraŭ 4,5 miliardoj da homoj ne povas ricevi regulan medicinan servon, kaj 2,1 miliardoj da homoj ne povas akiri sekuran trinkakvon, urbanizado, agrikultura disvolviĝo kaj rapida kresko de la loĝantaro alportas grandan premon al la naturaj resursoj; regreso de la tero minacas sekurecon kaj disvolvadon; tutmonda varmiĝo kaj okazaĵoj rilataj al klimatŝanĝiĝo pliiĝas; en la pasintaj dek jaroj okazis pli multaj konfliktoj, kiuj delokis milionojn da homoj, kaŭzis nutraĵan nesufiĉecon al 18 landoj, kaj 74 milionoj da homoj atendis urĝan helpon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin