Ĉina ĉefministro alvokas klopodojn por pli forta ĉina-germana komerco

(GMT+08:00) 2018-07-10 19:34:31     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde diris, ke Ĉinio kaj Germanio bezonas plu ekspluati sian potencialon por akceli komercan faciligon kaj grandigi servan komercon inter la du landoj.

Li, kiu estas en Germanio por tritaga oficiala vizito, faris la rimarkojn en la ferma ceremonio de duflanka forumo pri ekonomia kaj teknologia kunlaboro. Ankaŭ germana kanceliero Angela Merkel ĉeestis la okazaĵon.

La ĉina ĉefministro vokis al la du landoj pliigi dudirektan investon kaj liveri justan, travideblan kaj antaŭvideblan investmedion unu al la alia. Li rimarkigis, ke ĉina-germana kunlaboro spertis ampleksan stabilan kaj sanan disvolviĝon, kaj la du landoj bezonas antaŭenigi kunlaboron en novigado kaj akordigi siajn evoluigajn strategiojn en novigado.

Ĉinio kaj Germanio reasertis la starpunkton, ke la du ekonomioj kune protektos liberan komercon kaj firme oponos unuflankecon kaj protektismon, kaj defendos la multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj. Ĉinio sin dediĉos plu al plilarĝigo de sia pordmalfermo por pli bone trakti unuflankecon kaj protektismon. Li aldonis, ke konsidere la nunan cirkonstancon de tutmondiĝo, komenci komercan disputon ne nur damaĝas profitojn de ambaŭ flankoj, sed ankaŭ malutilas al la interesoj de ĉiuj partioj rilataj al la tutmonda industria ĉeno, kaj ke estas neniu gajninto en ajna komerca disputo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin