Ĉina ĉefministro revenis al Pekino post vizitoj al Bulgario kaj Germanio

(GMT+08:00) 2018-07-11 13:09:10     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang revenis al Pekino merkrede post oficialaj vizitoj al Bulgario kaj Germanio.

Li faris oficialajn vizitojn al la du landoj, ĉeestis la sepan kunvenon de Ĉinio kaj la centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj en Sofio, kaj prezidis la kvinan sesion de interregistara konsiliĝo inter Ĉinio kaj Germanio.

Ankaŭ lia edzino Cheng Hong, ŝtatkonsilisto kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilio Xiao Jie, kaj vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo He Lifeng revenis per la sama aviadilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin