Urbestro de Ĉikago: Kunlaboro kun Ĉinio estas tre grava en nuna situacio

(GMT+08:00) 2018-07-12 12:55:53     Redaktoro:Xiong
Merkrede en Pekino okazis la Ĉina-Ĉikaga Forumo pri Investa Kunlaboro inter Portalaj Urboj . Rahm Emanuel, urbestro de Ĉikago, diris en la forumo, ke en la pasintaj kvin jaroj, Ĉikago kaj ĉinaj urboj fortigis kunlaboron, kaj la kvanto de komerco inter Ĉikago kaj Ĉinio duoble pliĝiis. Li opiniis, ke nun inter Usono kaj Ĉinio estas komerca disputo, tamen la du flankoj ne devas ignori kunlaboron por serĉi pli grandan oportunon.

Li Chenggang, adjunkto de ĉina ministro pri komerco, diris en la forumo, ke en nuna situacio, konfido estas pli grava ol oro. Estas pli valore, ke la du flankoj eligu pozitivan signalon profundigi plu kunlaboron kaj oponi komercan militon. La vizito de Emanuel kaj komerca delegacio de Ĉikago al Ĉinio montras, ke lokaj registaroj kaj industrioj de Usono fidas pri la perspektivo de komerca kunlaboro inter la du landoj, kaj Ĉinio aprezas tian sintenon..

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin