Novaĵoj  (Julio 12)

(GMT+08:00) 2018-07-12 16:50:30     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 12a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Senditoj al la Monda Organizo pri Komerco atendas gvidan rolon de Ĉinio en multflanka komerca sistemo; ĉina sendito alvokas ĉiujn landojn protekti multflankan komercan sistemon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Pluraj senditoj al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) merkrede laŭdis la ekonomian kreskon de Ĉinio en sinsekvaj jaroj, kaj ankaŭ atendis ke Pekino ludu gvidan rolon en la MOK.

La senditoj al la MOK faris la rimarkojn intertempe dum la sepa revizio de komerca politiko de Ĉinio. Sub la gvidado de Wang Shouwen, ĉina vicministro pri komerco kaj ĉina vicreprezentanto pri internacia komerco, la teamo de 30 oficialuloj el 14 ĉinaj registaraj organoj, kaj ankaŭ estro de la ĉina misio al la MOK, ambasadoro Zhang Xiangchen, partoprenis en la unua sesio.

Pakistana ambasadoro al la MOK, Syed Tauqir Shah, diris, ke lia lando konsideras la rolon de Ĉinio kiel la tre kritikan, ĉar ĝi estas unu el la plej grandaj fortoj subtenantaj la multflankan komercan sistemon. Li diris, ke Pakistano aprezas la klopodojn, kiujn Ĉinio faris por malfermi sian ekonomion per memvola malaltigo de siaj tarifoj kaj per efektivigo de la Interkonsento pri Faciligo de Komerco

Ambasadoro de Eŭropa Unio al la MOK, Marc Vanheukelen, rimarkigis, ke li diris, ke la EU salutis la fortan kreskon de la ĉina ekonomio kiel miraklon kaj la fakton, ke ĝi levis sin de sufiĉe malriĉa lando al lando de meznivela enspezo.

Ĉina delegito marde vokis ĉiujn landojn kune subteni multflankecon kaj konservi multflankan komercan sistemon.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en flanka kunveno de altnivela politika forumo pri daŭripova disvolvado de la UN 2018. Tiutage en Nov-Jorko, la Ĉina Reto de Neregistaraj Organizoj por Internaciaj Interŝanĝoj kaj la usona korporacio Mercy kunlabore organizis la seminarion Rolo de Ĉinio en la Tutmonda Partnereco por Atingo de Celoj de Daŭripova Disvolvado. Ma faris paroladon en la kunveno. Li diris, ke nun, la tendenco de tutmonda ekonomia reprosperigo estas fragila; la kresko de komerco kaj investo estas malforta; protektisma kaj kontraŭtutmondiĝa penso leviĝas; multflanka komerca sistemo estas influita; kaj la tutmonda partnereco por daŭripova disvolvado alfrontas severajn defiojn. Ma diris, ke la internacia komunumo devas sin dediĉi al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, fokusiĝi pri redukto de malriĉeco, optimumigi disvolvadon de partnereco kaj plibonigi internacian medion por ke civitanoj de ĉiuj landoj egale profitu de la monda ekonomia kresko.

Ma aldonis, ke Usono lanĉis la plej grandan komercan militon en historio, malobservante la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco. La usona konduto rompas la tutmondan komercan ordon, kaŭzas fluktuon de la monda merkato kaj malhelpas la tutmondan ekonomian reprosperigon.

Merkrede en Pekino okazis la Ĉina-Ĉikaga Forumo pri Investa Kunlaboro inter Portalaj Urboj . Rahm Emanuel, urbestro de Ĉikago, diris en la forumo, ke en la pasintaj kvin jaroj, Ĉikago kaj ĉinaj urboj fortigis kunlaboron, kaj la kvanto de komerco inter Ĉikago kaj Ĉinio duoble pliĝiis. Li opiniis, ke nun inter Usono kaj Ĉinio estas komerca disputo, tamen la du flankoj ne devas ignori kunlaboron por serĉi pli grandan oportunon.

Li Chenggang, adjunkto de ĉina ministro pri komerco, diris en la forumo, ke en nuna situacio, konfido estas pli valora ol oro. Estas pli grave, ke la du flankoj eligu pozitivan signalon profundigi plu kunlaboron kaj oponi komercan militon. La vizito de Emanuel kaj komerca delegacio de Ĉikago al Ĉinio montras, ke lokaj registaroj kaj industrioj de Usono fidas pri la perspektivo de komerca kunlaboro inter la du landoj, kaj Ĉinio aprezas tian sintenon..

En la lasta semajno post la unua pafo de la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono, sinsekve okazis novaj disvolviĝoj.

Marde vespere, la 10an de julio laŭ loka tempo, la Oficejo de Komerca Reprezentantoj de Usono publikigis liston de importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, sur kiujn Usono planas meti 10-procentajn aldonajn tarifojn, je la preteksto, ke Ĉinio prenis kontraŭrimedojn kaj ne ŝanĝis iujn siajn praktikojn. Responde al tio, la ĉina Ministerio pri Komerco asertis, ke Usono publikigis la liston en pli rapida maniero. Tia ago estas tute neakceptebla, kaj por protekti kernajn interesojn de la nacio kaj fundamentajn interesojn de la popolo, la ĉina registaro prenos kontraŭrimedojn same kiel antaŭe.

De 50 miliardoj da usonaj dolaroj al 200 miliardoj da usonaj dolaroj, se la listo estos tute efektivigata, tio signifas, ke Usono fermos sian pordon al pli ol duono da produktoj importitaj el Ĉinio. Cetere, se usonaj konsumantoj aĉetos la listigitajn ĉinajn produktojn, ili pagos je 10% pli multe da mono ol kutime. Estas tute ne mirinde, ke la proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco diris, ke la usona konduto, kiu vundas Ĉinion, la tutan mondon kaj ankaŭ Usonon mem, estas malprudenta kaj malplaĉas al la popolo.

Unuflanke, la Blanka Domo aldonas defensivajn barojn kontraŭ ĉinaj produktoj, kaj aliflanke famaj usonaj entreprenoj strebas por longedaŭra kunlaboro kun Ĉinio. Tia dilemo spegulas, ke la Blanka Domo praktikas la komercan protektismon, tamen usonaj lokaj aŭtoritatoj kaj entreprenoj oponas la komercan militon per sia efektiva agado kaj esprimas sian fidon pri la ĉina merkato.

Ĝenerala vicsekretario de la UN pri humanitaraj aferoj Mark Lowcock, kiu estis en Pjongjango por vizito, diris merkrede, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko faris grandan progreson en la humanitara kampo, tamen ĝi ankoraŭ alfrontas multajn defiojn, kaj la UN pliigos humanitaran helpon al la lando.

Lowcock faris la rimarkojn en gazetara konferenco okazigita en la oficejo de Disvolva Programo de la UN en Pjongjango. Li diris, ke la UN liveros al la KDPR humanitaran helpon, inkluzive de fonduso de 110 milionoj da usonaj dolaroj el membroŝtatoj de la UN, por mildigi la subnutritecon de infanoj kaj mankon de sekura trinkakvo kaj medicinaĵoj.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), Jens Stoltenberg, diris merkrede en gazetara konferenco, ke tiutage en Pintkunveno de la organizo gvidantoj de la 29 membroŝtatoj venis en akordon pri divido de respondeco, batalo kontraŭ terorismo, kaj plifortigo de deadmono kaj defendo de la organizo.

Stoltenberg diris, ke ĉiuj membroŝtatoj konsentis fari klopodojn en buĝeto de defendo, konstruado de milita forto kaj kontribuo al agado de la organizo. Li diris, ke ĉi-jare ok membroŝtatoj atingos la celon de militaj elspezoj okupantaj 2 procentojn de la malneta enlanda produkto, kaj la plejparto de la membroŝtatoj atingos tiun celon antaŭ 2024.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin