Ĉina sendito alvokas landojn protekti multflankan komercan sistemon

(GMT+08:00) 2018-07-12 14:41:32     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito marde vokis ĉiujn landojn kune subteni multflankecon kaj konservi multflankan komercan sistemon.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en flanka kunveno de altnivela politika forumo pri daŭripova disvolvado de la UN 2018. Tiutage en Nov-Jorko, la Ĉina Reto de Neregistaraj Organizoj por Internaciaj Interŝanĝoj kaj la usona korporacio Mercy kunlabore organizis la seminarion Rolo de Ĉinio en la Tutmonda Partnereco por Atingo de Celoj de Daŭripova Disvolvado. Ma faris paroladon en la kunveno. Li diris, ke nun, la tendenco de tutmonda ekonomia reprosperigo estas fragila; la kresko de komerco kaj investo estas malforta; protektisma kaj kontraŭtutmondiĝa penso leviĝas; multflanka komerca sistemo estas influita; kaj la tutmonda partnereco por daŭripova disvolvado alfrontas severajn defiojn. Ma diris, ke la internacia komunumo devas sin dediĉi al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, fokusiĝi pri redukto de malriĉeco, optimumigi disvolvadon de partnereco kaj plibonigi internacian medion por ke civitanoj de ĉiuj landoj egale profitu de la monda ekonomia kresko.

Ma aldonis, ke Usono lanĉis la plej grandan komercan militon en historio, malobservante la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco. La usona konduto rompas la tutmondan komercan ordon, kaŭzas fluktuon de la monda merkato kaj malhelpas la tutmondan ekonomian reprosperigon. Li akcentis, ke ĉiuj landoj devas kune subteni multflankecon, konservi multflankan komercan sistemon, oponi ĉian unuflankecon kaj komercan protektismon, kaj firme defendi liberan komercon kaj multflankan sistemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin