Pintkunveno de NATO fokusiĝas pri divido de respondeco, batalo kontraŭ terorismo kaj milita konstruo

(GMT+08:00) 2018-07-12 14:45:26     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), Jens Stoltenberg, diris merkrede en gazetara konferenco, ke tiutage en Pintkunveno de la organizo gvidantoj de la 29 membroŝtatoj venis en akordon pri divido de respondeco, batalo kontraŭ terorismo, kaj plifortigo de deadmono kaj defendo de la organizo.

Stoltenberg diris, ke ĉiuj membroŝtatoj konsentis fari klopodojn en buĝeto de defendo, konstruado de milita forto kaj kontribuo al agado de la organizo. Li diris, ke ĉi-jare ok membroŝtatoj atingos la celon de militaj elspezoj okupantaj 2 procentojn de la malneta enlanda produkto, kaj la plejparto de la membroŝtatoj atingos tiun celon antaŭ 2024.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin