Malfermiĝis la 7-a Monda Paca Forumo

(GMT+08:00) 2018-07-14 19:39:09     Redaktoro:Ĝoja
La 14-an de julio en Pekino malfermiĝis la 7-a Monda Paca Forumo. Al la inaŭguro ĉeestis Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj aferoj de la Komunista Partio de  Ĉinio, li ankaŭ donis salutparolon. Li emfazis, ke Ĉinio volas kune kun aliaj landoj konstrui la mondon de kontinua paco kaj ĝenerala sekureco, akceli konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco kaj fari pli grandan kontribuon al paco de la homaro.

Yang Jiechi substrekis, ke ĉiam laŭ la nocio de justeco Ĉinio aktive partoprenos en reformado kaj konstruado de monda jungado, sin dediĉos al disvolvo de monda partnereco, subtenos plurflanka komerca sistemo kaj akcelos ekonomian tutmondiĝon disvolviĝi al la direkto pli malferma, pli enhava, pli utila, pli ekvilibra kaj komungajna.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin