Irano urĝas Eŭropon doni garantiojn pri promeso al nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2018-07-16 11:45:05     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-televido raportis, ke la plej alta gvidanto de Irano, Ayatolah Ali Khamenei, diris dimanĉe, ke Eŭropo devas doni al Teherano necesajn garantiojn pri sia promeso al la efektivigo de la irana nuklea interkonsento.

Li diris ankaŭ, ke por solvi siajn ekonomiajn problemojn, la lando devas ĉesi dependi de la nuklea interkonsento, konata ankaŭ kiel la Ampleksa Komuna Agadplano. Li diris, ke kompreneble la eŭropaj flankoj de la nuklea interkonsento havas la obligacion doni necesajn garantiojn koncernajn al la interkonsento, sed la irana ekonomio ne devas esti ligita al ĉi tiu demando.

Khamenei faris la rimarkojn en renkontiĝo kun irana prezidento Hassan Rouhani kaj lia kabineto dimanĉe en Teherano. La renkontiĝo ĉefe fokusiĝis pri ekonomiaj problemoj alfrontataj de la lando, kaj Khamenei proponis manierojn pri kiel venki ilin.

Usona prezidento Donald Trump anoncis en la 8a de majo, ke Vaŝingtono sin retiros el la nuklea interkonsento, kaj ke li planis rekomenci usonajn nukleajn sankciojn kontraŭ Irano kaj efektivigi la plej altnivelajn ekonomiajn sankciojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin