Sendito de UN vokas al Israelo kaj Palestino kvietiĝi en Gazao

(GMT+08:00) 2018-07-16 12:45:18     Redaktoro:Yu

Speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) dimanĉe vokis al Israelo kaj Palestino revenigi Gazaon al kvieteco post dutaga batalo inter la Palestina Islama Rezist-Movado (Hamas) kaj Israelo.

Nickolay Mladenov, speciala kunordiganto de la UN por Mez-Oriento, diris en gazetara konferenco en Gazao, ke li vokas al la palestinanoj subteni pacajn manifestaciojn kaj ĉesi pafi raketojn, obusojn de bombkanono kaj rompiĝemajn balonojn. Li vokis ankaŭ al la israelaj snajperoj ĉesi celi infanojn en Gazao.

La sendito menciis la batalon inter la israela armeo kaj militistoj gvidataj de Hamas en vendredo kaj sabato. Israelaj militaviadiloj efektivigis intensajn aeratakojn kontraŭ militaj instalaĵoj, dum la militistoj de Hamas pafis obusojn de bombkanono kaj raketojn al Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin