Hua Chunying refutis la akuzon de Usono kontraŭ Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-07-17 19:03:59     Redaktoro:Xiong

Al tio, ke Usono faris akuzon pri la malobservo de Ĉinio al la reguloj de la Monda Organizaĵo pri Komerco, Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco de la 17a de julio donis refuton.

Lastatempe Usono en siaj multaj raportoj akuzis Ĉinion pri ties malobservo al la reguloj de la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj per tio kiel grava motivo praktikas komercajn rimedojn sole kontraŭ Ĉinio.

En la konferenco Hua rimarkigis, ke la observo de Ĉinio al la reguloj de la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj ĝiaj klopodoj plenumi la promeson al la Organizaĵo trovis la vastan rekonon de la internacia amplekso; la ĝenerala direktoro de la Organizaĵo, Roberto Azevedo, diris, ke, ekde 2001, kiam Ĉinio aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco, la rolo de Ĉinio fariĝas pli kaj pli granda kun la paso de tempo, kaj por tio ĝi meritas laŭdon kaj indon; kaj apud tio, Usono mem faris dek ses raportojn pri la plenumado de la promeso fare de Ĉinio en sinsekvo, kaj nur krom en ĉi jaro, en la antaŭaj dek kvin raportoj ne troviĝis ia ajn aserto, ke Ĉinio "farus eraron".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin