Ĉinio bonvolas vidi pliboniĝon de la rilatoj inter Rusio kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-07-17 20:23:39     Redaktoro:Xiong

La 17an de julio Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĉe la demando pri la renkontiĝo de la ŝtatestroj de Rusio kaj Usono, respondis, ke Ĉinio bonvolas vidi pliboniĝon de la rilatoj inter Rusio kaj Usono.

En tiutaga gazetara konferenco estis raportisto, kiu demandis, ĉu la renkontiĝo de la rusa kaj usona prezidentoj en Helsinko, Finnlando, influos la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio kaj inter Ĉinio kaj Usono, tiam Hua respondis, ke Ĉinio esprimas saluton pri la kontaktiĝo de la dulandaj estroj:

"Rusio kaj Usono ambaŭ estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj influhavaj potencoj, kaj ili portas gravan devon por la internaciaj paco kaj sekureco. Ĉinio bonvolas vidi pliboniĝon de la rilatoj inter Rusio kaj Usono, kaj esperas, ke ili ambaŭ povos intensigi dialogon kaj kontakton kaj plivastigi kunlaboron."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin