Ĉina ekonomio bone funkciis en unua duono

(GMT+08:00) 2018-07-17 13:21:17     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo en lundo montris, ke en la unua duono de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 41,8961 duilionoj da juanoj, kreskante per 6,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Yao Jingyuan, speciala esploristo el la Konsilista Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris, ke la ĉina ekonomio atingis bonan rezulton en la unua duono de la kuranta jaro laŭ kvar celoj de la malneta enlanda produkto, dungado, prezoj kaj internaciaj enspezoj kaj elspezoj. Yao diris, ke unue, la ekonomio tenis kreskon inter 6,7% kaj 6,9% en sinsekvaj 12 monatoj, kio signifas, ke la ekonomio stabile funkciis; due, en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro estis aldonitaj 7,52 milionoj da laborpostenoj, kaj tio signifas, ke 66,8% de la jara celo de dungado estis plenumitaj; trie, en la komenco de la jaro, la registaro decidis regi la ĝeneralan prezaltiĝon sub 3%, sed nun ĝi troviĝas sur la nivelo de 2%; kaj kvare, en la unuaj ses monatoj, la eksportado de Ĉinio kalkuliĝis al pli ol 14,12 duilionoj da juanoj, la nova historia alto, kaj la importado kreskis pli rapide ol la eksportado je 6 procentpunktoj.

Proparolanto de la Nacia Statistika Buroo, Mao Shengyong, diris, ke la ĉina ekonomio funkciis bone en la unuaj ses monatoj, liverante bonan komencon por serĉado de altkvalita disvolvado kun plua restrukturado kaj plialtigita kvalito kaj efikeco de la ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin