Xi Jinping atingis Abudabion por ŝtata vizito al UAE

(GMT+08:00) 2018-07-20 14:40:08     Redaktoro:Shanshan

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Abudabion ĵaŭde por ŝtata vizito al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al la araba lando en 29 jaroj.

Muhammad bin Rashid al Maktum, vicprezidento kaj vicĉefministro de la UAE, kaj Mohammed bin Zayed Al Nahyan, kronprinco de Abudabio bonvenigis geedzojn de Xi en flughaveno.

Reprezentante la ĉinajn registaron kaj popolon, prezidanto Xi esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la registaro kaj popolo de la UAE. Xi montris, ke en la pasintaj 34 jaroj post establo de la diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam respektis kaj egale traktis unu la alian. La duflankaj rilatoj glate disvlviĝis kaj pragmataj kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj ricevis riĉajn fruktojn. La UAE estas la unua stacio de la vizito de Xi, kaj ankaŭ la unua lando, kiun li vizitas post sia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto. Tio montris grandan gravecon donitan de Ĉinio al rilatoj kun la UAE. Xi diris, ke post kiam li atingis Abudabion, li sentis amikecon kaj afablecon el la lokanoj, kaj li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun gvidantoj de la UAE.

Vicprezidento Muhammad kaj kronprinco Mohammed varme bonvenigis prezidanton Xi. Ili diris, ke Xi estas malnova kaj bona amiko de UAE, kaj estas granda honoro por UAE esti la unua lando de la vizito de Xi. Ili kredis, ke la vizito forte akcelos disvolviĝon de la strategia partnereco inter la UAE kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin