Usonaj ŝtatestroj urĝas pli fortan usona-ĉinan kunlaboron en komerco kaj investado

(GMT+08:00) 2018-07-22 14:46:02     Redaktoro:Yu

La somera kunveno de la usona Nacia Asocio de Ŝtatestroj okazas de la 19a ĝis la 22a de julio en Santa Fe, la ĉefurbo de la ŝtato Nov-Meksio. Kelkaj ŝtatestroj diris en la kunveno, ke ili donas grandan gravecon al amika kunlaboro kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco kaj urĝas pli fortan kunlaboron inter la du landoj en ekonomio kaj komerco.

John Hickenlooper, ŝtatestro de Kolorado, diris, ke Kolorado alte ŝatas la bonajn rilatojn inter Usono kaj Ĉinio, kaj esperas, ke la duflankaj rilatoj estos daŭrigitaj longtempe. Li aldonis, ke profundigo de loka kunlaboro povas pozitive kontribui al usona-ĉinaj rilatoj, kaj lia ŝtato plifortigos kunlaboron kun Ĉinio kaj plibonigos interkomprenon kaj reciprokan fidon.

Gary Herbert, ŝtatestro de Utaho, diris en forumo, ke Usono bezonas integriĝi al la monda merkato, sed ne devas esti memkontenta kaj konservativa. Ĝi devas plifortigi internaciajn interŝanĝojn per kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin