Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al ĉina-afrika popola forumo

(GMT+08:00) 2018-07-23 14:33:49     Redaktoro:Yu

Lunde en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu malfermiĝis la 5a Ĉina-Afrika Popola Forumo. Ĉina prezidanto Xi sendis al la forumo gratulan leteron.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris en la letero, ke en la nomo de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, li esprimas varman gratulon al la forumo kaj sinceran bonvenon al gvidantoj kaj reprezentantoj el afrikaj landoj.

Xi diris, ke de post sia establo en aŭgusto de 2011, la Ĉina-Afrika Popola Forumo kiel grava ponto inter la ĉina popolo kaj la afrika popolo ĉiam sekvis la tri principojn "akceli popolan amikecon, antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenigi mondan pacon". Ĝi faris pozitivan progreson kiel mekanismo kaj ludis gravan rolon en antaŭenigo de ĉina-afrikaj interpopolaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

Xi akcentis, ke popola amikeco estas grava bazo de interŝtataj rilatoj kaj ankaŭ grava kampo de la estonteca disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj. Li aldonis, ke en Pekino en septembro de la kuranta jaro okazos la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kun la temo "kunigi popolajn fortojn kaj akceli amikecon kaj reciprokan konfidon inter Ĉinio kaj Afriko", kio forte antaŭenigos amikan komunikadon kaj kunlaboron inter popoloj de Ĉinio kaj Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin