Novaĵoj (Julio 23)

(GMT+08:00) 2018-07-23 16:59:03     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de julio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto atingis Ruandon por ŝtata vizito, komerca milito rezultigas malgajnon de ĉiuj en malsamaj gradoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe atingis Kigalion por ŝtata vizito al Ruando. Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al la afrika lando.

Dum interparolado kun Kagame, Xi transdonis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la ruandaj registaro kaj popolo en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo. Xi diris, ke en pasintaj 47 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ruando, la du landoj egale kaj amike traktis unu la alian, kaj la duflankaj rilatoj sane kaj stabile disvolviĝis. Xi rememoris, ke dum la vizito de Kagame al Ĉinio en marto de 2017, ili profunde interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj reciprokprofita kunlaboro, kaj iliaj konsentoj estas amplekse kaj efike efektivigataj.

Xi aldonis, ke la du ŝtatestroj vizitis unu la alian landon en pli ol unu jaro, kio plene reflektis grandan gravecon atribuitan de la du landoj al profundigo de iliaj rilatoj. Xi asertis, ke li atendas profunde interŝanĝi opiniojn kun Kagame, kiu servas ankaŭ kiel deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, pri duflankaj rilatoj, kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Kagame kredis, ke la vizito de Xi al Ruando antaŭenpuŝos amikan kunlaboron de la du landoj. Ĉina prezidanto atingis Kigalion post sia ŝtata vizito al Senegalio.

Dimanĉe en Dakaro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj senegala prezidento Macky Sall kune ĉeestis la transdonan ceremonion de la nacia lukta areno de Senegalio.

En la ceremonio, Xi donis la "oran ŝlosilon" al Sall, kaj la geedzoj de la du ŝtatestroj kune spektis prezentadon de tradicia luktado de Senegalio. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kune kun Senegalio por protekti kaj heredi la tradiciajn kulturojn kaj akceli kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaboron.

La areno troviĝanta en la ĉirkaŭurbo de Dakaro estas la plej granda projekto konstruita sub la helpo de Ĉinio en la lando kaj ankaŭ la unua moderna luktejo en Afriko.

Lunde en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu malfermiĝis la 5a Ĉina-Afrika Popola Forumo. Ĉina prezidanto Xi sendis al la forumo gratulan leteron.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris en la letero, ke en la nomo de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia nomo, li esprimas varman gratulon al la forumo kaj sinceran bonvenon al gvidantoj kaj reprezentantoj el afrikaj landoj.

Xi diris, ke de post sia establo en aŭgusto de 2011, la Ĉina-Afrika Popola Forumo kiel grava ponto inter la ĉina popolo kaj la afrika popolo ĉiam sekvis la tri principojn "akceli popolan amikecon, antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenigi mondan pacon". Ĝi faris pozitivan progreson kiel mekanismo kaj ludis gravan rolon en antaŭenigo de ĉina-afrikaj interpopolaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

La dutaga kunveno de financaj ministroj kaj centrbankaj prezidantoj de la Grupo 20 fermiĝis dimanĉe en la argentina ĉefurbo Bonaero. Komerco sendube fariĝis la plej multe diskutata temo. Komuna deklaro publikigita en la kunveno emfazis, ke ĉiuj landoj bezonas plifortigi dialogon por trakti riskojn de komercaj disputoj al la tutmonda ekonomio. Sed franca ministro pri financo Bruno Le Maire diris, ke Usono devas nuligi aldonajn tarifojn sur importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, alie la Eŭropa Unio ne povas okazigi intertraktadon kun Usono pri libera komerco. Li akcentis, ke Francio kaj Germanio havas saman sintenon, kiel kaj kiam okazigi komercan intertraktadon kun Usono, tio estas, ke Vaŝingtono devas fari la unuan paŝon - nuligi aldonajn tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj.

Zorgemaj homoj jam rimarkis, ke en la komenco de marto, Usono decidis meti aldonajn tarifojn sur importitajn ŝtalajn kaj aluminiajn produktojn laŭ la sekcio 232 de la Akto pri Komerca Ekspansiigo de 1962. Post eksplodo de komerca milito, Usono atribuis respondecon de la demando al siaj ĉefaj komercaj partneroj, inkluzive de Ĉinio kaj la EU, asertante, ke la pilko por traktado de la demando estas en la mano de ĝiaj kontraŭuloj, sed aliflanke, ĝi la unua levis bastonon de doganimposto al aliaj, kreante malordon. Ekzemple, post efektivgo de aldonaj tarifoj sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, Usono minacis trudi aldonajn tarifojn al aŭtoj importitaj el la EU kaj doganimposti pli da ĉinaj produktoj de la valoro 50 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 200 miliardoj. Do, kiu regas la pilkon de la komerca milito? La gazeto Ekonomikisto vendrede aperigis la artikolon "Donald Trump faras komercan militon sur pluraj frontoj", eksplikante la kaŭzon de la komerca milito. La artikolo diris, ke usona prezidento Trump opiniis, ke komerca milito estas tre facile gajnita, tial li eksplodigis la komercan militon sur pluraj frontoj.

Fakte, La usona registaro regas la pilkon de doganimposto, sed ne volas movi ĝin. Usono ne volas fini la komercan militon pro la sola kaŭzo, ke ĝi intencas manipuli la matĉon per siaj reguloj.

Maria Claudia Lacouture, prezidanto de Kolombia-Usona Ĉambro de Komerco, eksa kolombia ministro pri komerco, diris lastatempe en intervjuo kun meksika amaskomunikilo, ke komerca milito rezultigas malgajnon de ĉiuj en malsamaj gradoj, kaj ke la nuna internacia situacio estas regreso de libera komerco de multaj jaroj. Ŝi rimarkigis, ke la ĉina-usona komerca milito lanĉita de Usono havos negativan influon sur latin-amerikajn landojn, sed samtempe ĝi alportos oportunojn al regionaj organizoj, kiel ekzemple la Pacifika Alianco.

La vilaĝo Hetaoba troviĝas en la gubernio Meitan, Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La vilaĝo en montaro estis tre malriĉa, sed nun la vilaĝanoj sin liberigis de malriĉeco per kultivado de teo. Ĝi fariĝis ekzemplo de agrikultura turismo en Ĉinio.

La pokapa enspezo de la vilaĝo kalkuliĝis al nur ĉirkaŭ 600 juanoj en la 1980-aj jaroj, sed nun atingis proksimume 17 milojn. La kultivado de teo en la pasintaj pli ol 30 jaroj riĉigis la vilaĝon. La vilaĝo konstruis hotelon por akcepti gastojn el diversaj lokoj. Sekretario de la vilaĝa komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Chen Tingming diris al raportistoj, ke la vilaĝo ĉiujare akceptas proksimume 70 000 vizitantojn.

Hashmat Stanikzai, proparolanto de loka polico, diris, ke la polico konfirmis, ke 11 homoj estis mortigitaj kaj 14 aliaj vunditaj en sinmortiga atako, kiu okazis en Kabulo, la ĉefurbo de Afganio.

Laŭ la oficiaulo, la sinmortiga bombatako okazis ĉirkaŭ la 5a horo posttagmeze laŭ loka tempo sur la vojo kondukanta al la Kabula Internacia Flughaveno, kiam la konvojo de afgana unua vicprezidento Abdul Rashid Dostum trapasis la regionon. La oficialulo diris, ke ĉiuj viktimoj estis civiluloj kaj policanoj. 48 vunditaj homoj estis portitaj al hospitaloj por kuracado.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin