Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun prezidanto de japana Ĉambro de Reprezentantoj

(GMT+08:00) 2018-07-24 21:01:18     Redaktoro:Yu

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto de la japana Ĉambro de Reprezentantoj Tadamori Oshima. Li diris, ke tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato pri Paco kaj Amikeco, kaj ke li esperas, ke la du flankoj bone efektivigos atingitajn konsentojn kaj antaŭenpuŝos rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio en la ĝusta direkto laŭ principoj de la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj kaj la spirito "preni historion kiel spegulon kaj alfronti la estontecon". Li diris, ke Pekino larĝigos la malfermon, faciligos merkatan aliron kaj bonvenigas kompaniojn de diversaj landoj, inkluzive de Japanio pliigi siajn investojn en Ĉinio. Li aldonis, ke la du flankoj devas bone uzi la platformon de interparlamenta interŝanĝo kaj fortigi komunikadon inter leĝdonaj instancoj por akceli komprenon, profundigi reciprokan fidon kaj firmigi la fundamenton de popola opinio por la duflankaj rilatoj.

Oshima diris, ke antaŭ nelonge ĉefministro Li faris sukcesan viziton al Japanio, kaj havis fruktodonan intertraktadon kun sia japana paralelulo Shinzo Abe por revenigi duflankajn rilatojn al la ĝusta vojo. Li diris, ke la japana flanko volas antaŭenigi la duflankajn rilatojn laŭ la principoj de la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj kaj la spirito "preni historion kiel spegulon kaj alfronti la estontecon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin