Usono efektivigas leĝon de ĝangalo en sia tutmonda komerco

(GMT+08:00) 2018-07-25 15:55:01     Redaktoro:Yu

Ekonomia konsilisto de la Blanka Domo Larry Kudlow diris lastatempe en televida intervjuo, ke Ĉinio nun ne intencas atingi interkonsenton kaj malhelpis la ludon, tial la pilko estas ĉe Ĉinio. Kudlow kulpigis Ĉinion kaj rigardis la komercan militon kiel ludon. Laŭ li, la reguloj de la Monda Organizo pri Komerco estis ellaboritaj de Usono, kaj ĉiuj problemoj estis atribuitaj al aliaj.

La multflanka komerca sistemo kun la Monda Organizo pri Komerco kiel ĝia kerno estis establita de okcidentaj landoj gvidataj de Usono, tial la reguloj kompreneble konformas al la interesoj de la establintoj. Laŭ la reguloj, konfliktoj inter membroj de la organizo devas esti traktataj sub la disput-solva mekanismo. Sed nun Usono intencas paralizi la "plej superan juĝejon" de la Monda Organizo pri Komerco, la konstanta apelacia instanco de la disput-solva mekanismo.

En a apelacia instanco de la Monda Organizo pri Komerco estis instalitaj sep juĝistoj. Du el ili jam emeritiĝis post la dua oficperiodo, kaj tri aliaj finis sian oficperiodon en la fino de 2017. Pro manko de sukcedantoj, du juĝistoj, kiuj jam atingis la aĝon de emeritiĝo, laboras plu. Tial restas nur kvar juĝistoj en la apelacia instanco.

Ĝis julio de la kuranta jaro, Usono jam en sinsekvaj dek monatoj malhelpis al la Monda Organizo pri Komerco komenci elekton de novaj juĝistoj. La ĉefa kaŭzo kuŝas en tio, ke Usono jam ne povas malhelpi la rapidan disvolviĝon de Ĉinio, kiun la registaro de Trump rigardas kiel rivalon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin