Kiu laŭte krias oponon kontraŭ subvencio?

(GMT+08:00) 2018-07-25 19:47:45     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke la registaro liveros agrikulturan subvencion kun la sumo de 12 miliardoj da usonaj dolaroj por helpi al terkulturistoj pasigi la eskaladiĝantan komercan militon kun Ĉinio, la Eŭropa Unio kaj aliaj landoj.

Antaŭe, unu el la ĉefaj kialoj de la komerca milito, kiun lanĉis Usono kontraŭ siaj komercaj partneroj, estis, ke ili subvenciis siajn produktojn eksportitajn al Usono. Sed nun Usono mem komencis liveri subvencion. La decido de Trump refoje pruvis la averton de ekonomikistoj al Usono, ke estas neniu gajninto en komerca milito.

La Blanka Domo uzas la monon de impostopagantoj por agrikultura subvencio. Ĝi kolektas punajn tarifojn de varoj importitaj el tutmondaj komercaj partneroj, kio certe tiras reprezalion de multaj partneroj.

Usono delonge kritikas aliajn landojn pri komerca subvencio, dirante, ke tia ago malobservas regulojn de la Monda Organizo pri Komerco. Sed nun la Blanka Domo uzas la monon de impostopagantoj por kontraŭleĝa afero. Iasence la ago celas varbi voĉojn por mezlongperioda elekto, kiu okazos en novembro de la kuranta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin