Ĉina prezidanto Xi Jinping marde vokis Ĉinion kaj Sud-Afrikon plu strebi por disvolvi pli proksimajn rilatojn, kaj kunigi manojn por realigi siajn revojn en evoluigo.
Li diris: "Estas granda potencialo por duflankaj rilatoj, sed ni ne povas ĉesi antaŭeniri. Kiam la du landoj komencas novan vojaĝon de disvolvado, ni devas labori man-enmane kaj unuanime kaj helpi unun la alian en realigo de niaj revoj en evoluigo."
Xi faris la rimarkojn dum la ĉeesto al bonveniga bankedo, aranĝita de sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, por festi la 20an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko.
La du landoj establis diplomatiajn rilatojn en la 1a de januaro 1998, aldonante novan ĉapitron al duflankaj rilatoj.
Xi diris, ke la ĉina-sudafrikaj rilatoj realigis gravan salton antaŭen dum la pasintaj 20 jaroj, kaj la rapida disvolviĝo de rilatoj ne nur enkorpigas la senĉesan profundigon de ĉina-afrika kunlaboro, sed ankaŭ montras la solidarecon kaj kunordigon inter ĉefaj evoluantaj landoj.