BRICS-landoj kune defendas multflankan komercan sistemon

(GMT+08:00) 2018-07-26 13:55:16     Redaktoro:Selena

 

 

La 10a Pintkunveno de BRICS-landoj okazas de la 25a ĝis la 27a de julio en Johanesburgo. La novaĵ-agentejo Reuters montris en sia artikolo titolita "Minaco de komerca milito lanĉita de Trump atribuas novan signifon al BRICS-landoj", ke la malneta enlanda produkto de BRICS-landoj superas 17 duilionojn da usonaj dolaroj en la pasinta jaro. La kvanto estas pli granda ol tiu de la EU. Konsidere, ke la agado de Trump pri tarifoj probable estigos la tutmondan komercan militon, BRICS-landoj eble kunigos la manojn por defendi multflankecon. Fluktuo de la tutmonda komerco probable stimulos viglecon de la organizo.

Ĉifoje okcidentaj amaskomunikiloj havas ĝustan komprenon. Tio estas unuanima elekto de BRICS-landoj fronte al ŝancoj kaj defioj de la cifereca ekonomio de la kvara industria revolucio kaj al la komerca disputo provokita de Usono.

La gvidantoj de BRICS-landoj faris prelegojn en la komerca forumo, dirante, ke necesas kapti la ŝancon de la kvara industria revolucio por plifortigi komercon kaj investon ene de BRICS-landoj, antaŭenigi liberan komercon en Afriko, realigi ekonomian kreskon kaj pli multe profitigi popolojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis, ke BRICS-landoj devas firme konstrui apertan mondan ekonomion, kune oponi unuflankecon kaj protektismon, subteni liberigon de komerco kaj faciligon de investado por ke ekonomia tutmondiĝo disvolviĝu en malferma, inkluziva, ekvilibra kaj reciprokprofita direkto.

BRICS-landoj jam akordiĝis pri tio, ke sorto kaj disvolva ritmo devas esti tenataj en iliaj propraj manoj. Ĉu inkluziva aŭ ekskluziva? Ĉu multflanka aŭ unuflanka? Estas kredeble, ke homoj povas trovi ĝustan respondon el konsentoj atingitaj de gvidantoj de BRICS-landoj kaj kunlaboraj platformoj, inkluzive de la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj, la iniciato Zono kaj Vojo, kaj partnereco de la nova industria revolucio inter BRICS-landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin