Ĉinio pretas liveri helpon kaj subtenon post kolapso de digo en Laoso

(GMT+08:00) 2018-07-26 14:47:56     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio volas liveri helpon kaj subtenon al Laoso post kolapso de digo lunde en la lando.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio subtenas striktan komunikadon kun Laoso pri batalo kontraŭ la katastrofo, responde al demando koncerna al sekvoj post la kolapso de la digo.

Geng diris, ke Ĉinio esprimis simpation al Laoso pro la perdoj de vivoj kaj posedaĵoj, kaŭzitaj de la akcidento, kaj funebris por la mortintoj. Li esperis, ke la mankantaj homoj estos trovitaj baldaŭ, la vunditoj rapide resaniĝos, kaj homoj influitaj de la katastrofo rekomencos normalan vivon kiel eble plej frue.

Konstruata digo kolapsis lunde en la provinco Attapeu, suda Laoso, estigante torentojn da akvo verŝiĝanta de monto en sep vilaĝoj. Ĉirkaŭ 19 homoj estis konfirmitaj mortintaj kaj 49 aliaj restis malaperintaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin