Gvidantoj de Hispanio kaj Francio diskutis pri komerca konflikto inter EU kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-07-27 14:05:45     Redaktoro:Yu

La hispana ĉefministrejo diris ĵaŭde, ke hispana ĉefministro Pedro Sanchez renkontiĝis kun vizitanta franca prezidento Emmanuel Macron tiutage en Madrido. Tio estis la unua oficiala vizito de Macron de post lia enoficiĝo kiel franca prezidento.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la komerca milito lanĉita de Usono kontraŭ la EU estis la grava temo en ilia diskuto. La oficiala retejo de la hispana Nacia Televido raportis, ke la EU kaj Usono konsentis mildigi komercan konflikton per intertraktado, sed Macron diris, ke li dubas pri la ebleco de komerca interkonsento inter la EU kaj Usono.

Macron diris, ke bona komerca dialogo devas esti okazigita en la medio de egaleco kaj reciproka profito, sed ne sub minaco, kaj ke li ne konsentas tuj komenci konsiliĝon pri ampleksa komerca interkonsento.

Ankaŭ Sanchez kritikis la usonan komercan politikon kaj diris, ke Hispanio donas grandan gravecon al la eksportado de agrikulturaj produktoj. Li aldonis, ke ili ne fermos siajn okulojn antaŭ la nuna stato, sed defendos la komunan agrikulturan politikon de la EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin