Xi atingis Maŭricion por amika vizito

(GMT+08:00) 2018-07-28 09:37:33     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede atingis Maŭricion por amika vizito.

Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis akceptita de maŭricia ĉefministro Pravind Jugnauth kaj lia edzino Kobita Ramdanee en la flughaveno. Jugnauth aranĝis grandan ceremonion por bonvenigi Xi.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Maŭricio ĝuas amikecon, kaj li atendas interŝanĝi opiniojn kun Jugnauth pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Maŭricio estas la lasta stacio de eksterlanda vizito de Xi. Antaŭ tio li vizitis Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Senegalion, Ruandon kaj Sud-Afrikon. Li ankaŭ ĉeestis la 10an Pintkunvenon de BRICS-landoj en Johanesburgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin